Oni plu audis nenion??? Tre stranga formulado...
Ĉu vi trovas ĝin tiel stranga? Kial do?
Kion dirus vi?
Oni ne plu audis pri li.
Kaj ĉar "aŭdi" estas transitiva verbo, ni povas aldoni "ion" al via propono: "Oni ne plu audis ion pri li."
Kaj ĉar "ne ion" estas "nenion", ni baldaŭ konsentos pri "Oni plu aŭdis nenion pri li", ĉu ne?
Oni ne plu audis pri li estas mia prefero. Se vi volas uzi "nenion", tiam uzu "Oni audis nenion plu".
Ĉu ni diskutu pri la vortordo?
Ĉu "von ihm" estas dusenca?
Mi tradukus "de li"="von ihm"
Mia propono: Ekde tiam pri li oni aŭdis nenion.
"Plu" estas forlasebla, ĉar "ekde tiam" sufiĉas por klara esprimo de la tempaj cirkonstancoj.
Danepo menciis la dusencecon de la germana frazo. Fakte eblas du interpretoj.
1. Li nenion komunikis/aŭdigis. (---> [#1547561])
2. Neniu (alia) komunikis ion pri li.
Flanka rimarko:
Laŭ mia kompreno la germanoj tamen apenaŭ atentas tiun eblan diferencigon.
Oni kutime perceptas la kernan, resuman mesaĝon: Ekde tiam mankas ĉiu informo, koncernanta aŭ devenanta de li.
Interese. Mi tradukus la duan per "über ihn gehört". Ĉu mi eraras?
Mi forigis "plu".
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #1547475
added by GrizaLeono, May 2, 2014
linked by GrizaLeono, May 2, 2014
linked by fekundulo, May 2, 2014
linked by PaulP, May 3, 2014
edited by GrizaLeono, May 3, 2014