Tomo estas obsedata kontrolanto, kiu ĉiunokte leviĝas plurajn fojojn por certigi sin, ke la antaŭa pordo estas ŝlosita.
Pli klara ol "antaŭa pordo" ŝajnas esti "domopordo".
Se mi ĝuste komprenas, "front" signifas ĉi tie "la stratoflanka ekstera muro (aŭ fasado) de domo". "Antaŭa pordo" (pordo de kio?) ne enhavas ĉiujn ĉi informojn (almenaŭ ne por internacia publiko).
> obsedata
> plurajn fojojn
> estas ŝlosita
>>> dompordo — ĉu germanismo?
Ĉiam indas tiel demandi, sed ne ĉiam la respondo estas "jes".
Mi kredas, ke ĝi estas bona kunmetita vorto, kiu mem klarigas sian signifon per siaj partoj.
Ĝin uzis renomaj aŭtoroj, kiuj ne estis germanoj. Ekzemple
Reto Rossetti
"La domporso havas la numeron kvar."
kaj William Auld
"la dompordo estis ankoraŭ malfermita"
Ĉu sekve "dompordo" estas skotismo ĉar ambaŭ vivis kaj verkis en Skotlando ?
Ĉu anglismo, ĉar la angla estis ilia ĉefa lingvo, la denaska de Auld? Rossetti pasigis preskaŭ sian tutan vivon en Britio.
Aŭ ĉu eble italismo aŭ svisismo, ĉar Rosetti estis italo naskita en Svislando?
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #3444763
added by Objectivesea, August 21, 2014
edited by Objectivesea, August 21, 2014