Jen belaj precizaj vortoj: lavitaĵo, lavotaĵo, lavataĵo, lavendaĵo ...
Foje ilia precizeco utilas, foje ili estas eĉ tro precizaj.
Certe ofte preferindas "lavaĵo".
Mi fakte intence sendis tiujn precizajn frazojn, ĉar el la angla frazo oni eĉ ne povis precize ekscii, ĉu iu demandis pri la lavadejo aŭ la lavaĵo.
Foje gravas scii, kie estas la lavitaĵo, kaj kie estas la lavotaĵo, ĉu ne? Nu, en Esperanto, tio tre facile esprimeblas.
Jen bona testo por tiu, kiu asertas scipovi la anglan: provu precize traduki la diversajn Esperantajn frazojn en la anglan :-)
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #29717
added by GrizaLeono, October 7, 2014
linked by GrizaLeono, October 7, 2014