Gxenerale en la angla oni ne ligas la ideon de "porko" al tiu de "pigreco", do estas malfacile proponi tradukon.
P.S. Mi kontribuas frazojn al Tatoeba ekde nur kelkaj tagoj. Cxu vi povas diri al mi kiel obteni la cxapelitajn literojn? Cxu eblas cxe la retejo mem?
Jes, ja en la angla tiuj ambaŭ ne kongruas... :)
Nek en la hebrea, do mi ne tradukis tiun ĉi frazon en la hebrean... :)
La pigra porko ankaŭ maloftas en la dana lingvo.
Danlingve oni povas diri: pigra kiel hundo/hundaĉo (hund/køter)
aŭ diable pigra (doven som bare fanden)
ĉu ne
pigra kiel porko = tre pigra ??
Mi konscias, ke en diversaj landoj bestoj simbolas malsamajn ecojn. Sed ...
Miaj motivoj estas tiuj:
1.
Ĉevaloj, bovoj, azenoj, muloj, kameloj ... transportas homojn kaj objektojn.
Bovinoj, ŝafinoj, kaprinoj donas lakton. Ŝafoj donas lanon. Kokinoj ovojn. Kato kaptas musojn. Hundo gardas la bienon.
Kion faras la porko?
(Nu, kompreneble, nomi bestojn diligentaj aŭ maldiligenta estas stulta homa ideo, sed se homoj ja faras tiajn komparojn, ŝajnas ne surprize kunligi ĝuste porkon kun mallaboremo.)
2.
porke pigra – tio estas bela aliteracio. Mi konfesas, ke tiuj vortoj pli logas min ol "tre pigra".
Memkritika rimarko:
Kvankam estus bedaŭrinde tute rezigni pri bestaj komparoj,
mi nepre repripensos tiun ĉi ekzemplon.
eble
pigra kiel bradipo (sloth/Faultier/dovendyr)
Hm, pri tiu eblo mi estas iom skeptika. Kompreneble en la germana kaj dana jam la nomo pensigas pri pigra besto. Sed kio okazas en Esperanto? Mi supozas, ke nur malmultaj esperantistoj konas la vorton bradipo kaj scias pri kia besto temas. Eble estonte tio estos alia, sed nun?
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #3596544
added by al_ex_an_der, October 31, 2014
linked by al_ex_an_der, October 31, 2014
linked by PaulP, November 1, 2014