lilak/o 🍁 Siringo, pli speciale la ornamaj sp-oj k hibridoj (ekz. Ĉinia siringo k ordinara siringo).
PIV
Mi ŝanĝis la frazon. Mi kredas, ke ĝi iom pliboniĝis en Esperanto. Dankon.
Kial ŝi havas violkolorajn okulojn? Ĉu iu batis ŝin?
"Violkolora okulo" é "olho roxo"?
Aí está o problema. Eu quero dizer em esperanto que a moça tem "olhos lilases", não que está com os "olhos roxos", por ter apanhado... ☺
Hm. La mondo estas granda kaj la kutimoj diversaj. En Germanio "violkolora okulo" aspektas tia: http://bilder.bild.de/fotos-ska...9,c=0.bild.jpg
Kaj "olhos lilases" ĉu io tia ekzistas kiel natura okulkoloro?
http://assets.muitointeressante..._viloletas.jpg
Aŭ ĉu "olhos lilases" estas tiaj?
http://img3.wikia.nocookie.net/...yes-makeup.jpg
Supozeble ili tamen estas "olhos azuis", ĉu ne?
Tion mi senhezite nomas "bluaj okuloj" ankaŭ en Esperanto. Kvankam, paradokse, "Sie hat ein blaues Auge" en la germana signifas okulon batitan, tamen se oni diras plurale "Sie hat blaue Augen" neniu pensas en tiu direkto.
Sendepende de la diversaj kutimoj, oni povas, se necese, solvi la problemon, dirante
ŝiaj bluaj/violaj/ruĝaj/brunaj/nigraj ... pupiloj; ŝiaj blupupilaj okuloj kaj tiel plu.
Kiel en la poemo de Gustavo Adolfo Bequer:
¿Qué es la poesía?, dices mientras clavas
en mi pupila tu pupila azul.
¿Qué es la poesía? ¿Y tú me lo preguntas?
Poesía... eres tú.
Vi diras: Kio estas poezio?,
kaj blupupile vi rigardas min.
Ĉu poezi'? Ĉu vere vi demandas?
Vi estas poezi'!
https://search.yahoo.com/yhs/se...th+taylor+eyes
Mi dirus, ke siringajn okulojn (violajn, preskaŭ purpurajn, sed iom malpli malhelajn), havis, ekzemple, Elizabeth Taylor.
Multan dankon.
Elizabeth: http://farm4.staticflickr.com/3...799e8817_o.jpg
Ĝis nun mi neniam rigardis tiel atente ŝiajn okulojn. ☺
Pois é. Acho que agora todos entendemos o que são "olhos lilases". ☺
Sur la bildo, eble ili estis bluaj. En naturo, kiu scias, kiun nuancon fakte ili havis? ☺
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #3597973
added by carlosalberto, October 31, 2014
linked by carlosalberto, October 31, 2014
edited by carlosalberto, October 31, 2014
linked by danepo, October 31, 2014
edited by carlosalberto, November 1, 2014
edited by carlosalberto, November 1, 2014
linked by nimfeo, May 3, 2016