Llegó la noche y no encontré un asilo;
¡y tuve sed!... Mis lágrimas bebí;
¡y tuve hambre! ¡Los hinchados ojos
cerré para dormir!
¡Estaba en un desierto! Aunque a mi oído
de las turbas llegaba el ronco hervir,
yo era huérfano y pobre... ¡El mundo estaba
desierto... para mí!
Gustavo Adolfo Bécquer
Maravilha! Muito obrigado.
Via frazo kaj la poemo enhavas similajn ideojn, ĉu ne?
Estas nekredeble! Vi rapide trovis ion vere tre simila al la paŝo de Kalevala!
Facilega afero. La poezio estas maro, kiu kunligas ĉiujn landojn kaj kontinentojn. ☺
Konsentite. ☺
¿Quién me habrá traído al mundo, quién habrá engendrado a un miserable como yo, para vagar así, a la intemperie siempre, bajo el cielo azul?
Todos tienen una casa a donde ir, un hogar donde refugiarse. Mi casa es el desierto; mi hogar la landa estéril; el viento del norte es mi lumbre, la lluvia mi único baño.
Kio kreis min, mizeran, metis min por vagi ĉiam?
La aliaj iras hejmen, trovas ŝirmon sub tegmento,
mia hejm' arbaro estas, mia ŝirmo nur dezerto,
vento blovas hejman varmon, pluvo servas saŭnobane.
(Traduko al Esperanto: Johannes Edvard Leppäkoski)
Mi legis antaŭ kelkaj jaroj la Kalevala'n en Esperanto, sed mi kredas, ke estis proza versio. Tiu, de Leppäkoski, aspektas bonega!
Fakte ekzistas du tradukoj en la katalogo de UEA:
http://katalogo.uea.org/katalog...+reta+katalogo
SED unu el ili estas traduko el Esperanto al la FRANCA!
Mi posedas tiun la tradukon el la finna al Esperanto, kiun verkis Leppäkoski kaj mi estas entuziama pri ĝi.
UEA vendas ĝin kontraŭ 12 eŭroj kaj en Finnlando oni povas ĝin mendi kontraŭ nur 10 eŭroj.
http://www.esperanto.fi/Vendejo
Prezentofilmeto pri la traduko (priparolata en finna lingvo)
https://www.youtube.com/watch?v=i7x40z6aKEU
Jen recenzo de Kalocsay, kiu aperis en la revuo Esperanto: http://www.nodo50.org/esperanto...o/Kalevala.htm
Jen la unuaj linioj de Kalevala:
Menso mia estas ema, cerbo mia certe celas
kanti nun, komenci ruli tiujn riĉajn rasajn runojn,
kiujn la prapatroj pensis, kreis nia nobla gento.
Vortoj en la buŝo bolas, versoj laŭ la lango svarmas,
ritmoj interdente rajdas, melodioj moduliĝas.
Kara frato, koramiko, kamarado kunkreskinta!
Venu kaj komencu kanti, kune nun kun mi recitu!
[...]
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence is original and was not derived from translation.
added by carlosalberto, November 26, 2014
edited by carlosalberto, November 26, 2014