Hello!
Why isn't it "Ĉi tiu libro" but "tiu"? I heard about the overuse of "ĉi" among European Esperanto speakers, but also I never understand what is "over" :confused:
Permesu al mi respondi en Esperanto, ĉar la angla estas tro malfacila lingvo (almenaŭ por mi, eble ne por la denaskaj parolantoj de la angla :-)
Mi uzas "ĉi" precipe, se temas pri komparo inter du aŭ pluraj objektoj, el kiuj unu (aŭ kelkaj) estas pli proksima(j) ol la alia(j).
Kelkfoje mi uzas "ĉi" por emfazi la lokon, ekzemple en la frazo "Mi atebdos vin ĉi tie", por emfazi, ke mi ne atendos aliloke.
En la frazo "Tiu libro pri historio estas verkita por liceanoj." ne temas pri pli proksima libro kaj pli malproksima libro. Mi do ne uzas "ĉi" en tiu frazo.
Mallonge dirite: mi uzas "ĉi" nur kiam necesas.
Pri la angla "over" ekzemple en la vorto "overuse". Mi pensas, ke tiu vorto signifas "troa uzo" aŭ "pli ol necesa uzo".
Dankon, sinjoro @GrizaLeono, tre bona klarigo!
Tagon post tago mi komprenas kiel oni uzas esperanto pli kaj pli bone, mi dankas vin :-)
Kaj vi tute pravas pri "over", ĝi ofte signifas ke estas tro da io (mi devas aldoni rimarkon, ke ankaŭ mi ne estas denaska parolanto de la angla)
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #1753668
added by GrizaLeono, February 26, 2015
linked by GrizaLeono, February 26, 2015
linked by Aleksandro40, May 24, 2016
linked by PaulP, December 22, 2020
linked by PaulP, December 22, 2020