Jes: sigarda, ne "singarda" (ne por gardi la sinon)
En la PIV mi trovis nur la adjektivon „singarda“.
Jes. Tion mi scias. Supozeble temas pri erareto de nia mastro Zamenhof. Li ne tuj faris ĉion perfekte, kaj tio estas tute normala. Li estis vera homo, ĉu ne?
Mi ne ŝatas "ŝtoniĝintajn erarojn" :-)
Bedaŭrinde tio ne malhelpas, ke mi mem faras novajn erarojn :-(
Saluton! Mi ne komprenas kial "sigarda". Kial Zamenhof eraris?
Saluton, kara Mariezou,
en kunmetitaj vortoj ni ne enmetas gramatikajn finaĵojn. Ekzemple: ni skribas "pardonpeti" (peti pardonon"), ne "pardononpeti".
Tamen nia kara Zamenhof uzis la akuzativon de kelkaj personaloj en kunmetitaj vortoj. Kial do? Tion mi ne scias. Eble tiu uzo datas el antaŭa versio de la internacia lingvo.
Ĉu temas pri escepto? Tiaj esceptoj ne ekzistu en nia lingvo. Tial mi skribas "sigarda". Cetere "singardo" signifas "gardo de la sino", ĉu ne?
Mi ja konscias, ke ekzistas jam multegaj tekstoj, en kiu tiu akuzativo aperas. Tamen, mi obstine ellasas ĝin... ĉar mi malŝategas esceptojn, eĉ se ili estas jam "ŝtoniĝintaj".
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #2763629
added by GrizaLeono, April 13, 2015
linked by GrizaLeono, April 13, 2015
linked by mariezou, June 15, 2015