Mi sugestas, ke vi korektu dirante: Ni kantu tiun-cxi anglan kanton.
(Pardonu, ke mi ne havas nun disponeblaj cxapelitajn literojn).
Ĉi tiu frazo fidele respegulas la signifon de la germana, angla, franca kaj nederlanda. Oni ne bezonas ŝanĝi ĝin.
Bonvolu traduki ĝin al la portugala.
Kompreneble mi celis Celion kiam mi petis portugalan tradukon:)
Unue mi pardonpetas pro mia nesperto rilate al navigado tra tatoeba.
Eble mi komentis ne la de mi trafitan frazon, ĉar mi komentis la anglan tradukon, sed mi intencis komenti la polan "Zaśpiewajmy tę angielską piosenkę".
Mi scipovas nek la francan nek la nederlandan. Pri la angla mi apenaŭ komprenas tekstojn.
Tamen mi kuraĝas insisti, ke "tę" en la pola estas la ina formo de la akuzativo de "tiu-ĉi" aŭ "tiu".
La traduko "Ni kantu la anglan kanton" ne spegulas tiun polan frazon, ĉar en la pola ne ekzistas artikoloj. Pli bone estus diri "tiun-ĉi anglan kanton" anstataŭ "la anglan kanton".
La portugala traduko (rekte el la pola) estas "Cantemos ESTA canção inglesa".
Kara Celio, ne malesperu, vi lernos :-)
La pola frazo estis nur nerekte ligita al la Esperanto-frazo. Kaj ĉar ŝajne ĝi kaj la nederlanda versioj estis erare ligitaj, mi forigis tiun ligon.
Ĉu nun ĉiuj _rektaj_ ligoj en tiu tradukoĉeno estas en ordo?
(Se vi havas komenton pri ligo al difinita frazo, komentu prefere sub tiu frazo.)
Helpoprete
Ludoviko
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #427525
added by ludoviko, July 18, 2010
linked by ludoviko, July 18, 2010
linked by ludoviko, October 9, 2010
linked by ludoviko, October 9, 2010
unlinked by ludoviko, October 9, 2010
linked by Maksimo, August 9, 2011
linked by martinod, November 4, 2011
linked by sadhen, August 19, 2012