Ne gravas tiu komparativo. En esperanto mi dirus "frue aŭ malfrue", evitante du fojojn "pli".
Tamen pli ekzakta traduko estus la plej bona. Mi studis en Krause-Vortaro kaj li rekomendas "pli-malpli frue". Shajnas al mi la plej bona kompromiso.
"Pli-malpli frue" havas tute alian signifon (preskaŭ la sama kiel "frue").
La problemo kun la germana kaj angla frazoj estas ke ili uzas komparativon sen referenco (pli frue ol kiam?)
En la nederlanda (kiun mi aldonis) kaj franca (kiun mi lasos al vera franclingvulo) oni ne uzas tiun superfluan komparativon.
Se esperanto estu logika lingvo, ĝi ankaŭ ne uzos komparativon sen "ol".
@Esperantostern:
Memoru ke tradukoj en Tatoeba devas esti ne laŭvortaj sed laŭsencaj. Tatoeba celas ke la tradukoj farotaj de ni sonu kiel tiuj, kiujn parolantoj reale uzas.
Do malgraŭ tio, kion konsilas Krause en sia vortaro, la esprimo "frue-malfrue" (tiele skribita kun dividstreko) estas sufiĉe ofte uzata kaj enradikiĝinta nuntempe en Esperanto, kiel oni ja povas konstati per Google.
La supran frazon mi skribus ĉi tiel: "Frue-malfrue la bonŝanco forlasos lin."
@Esperantostern
Se mi bone memoras, mi tradukis el la franca "Tôt ou tard": aŭ el mia gepatra, la nederlanda: "Vroeg of laat". Sed mi komprenas, ke en alia lingvo oni diras "Früher oder später", kvankam mi ne vidas la neceson de la komparativo.
Cetere mi kutime ne skribas "pli-malpli", "sed pli aŭ malpli", kiu esprime supozeble estas pli facile komprenebla por komencantoj.
"Frue-malfrue" estas bona (komprenebla) sed nenecesa esprimo. Se mi diras ke "io okazos frue aŭ malfrue", mi diras ekzakte la samon kiel per "frue-malfrue": ĝi certe okazos. Se ĝi okazos morgaŭ, unuj eble diros ke ĝi okazis frue, aliaj ke ĝi okazis malfrue, sed neniu diros ke ĝi okazis nek frue, nek malfrue.
"Pli-malpli" estas alia afero. "Pli-malpli tri personoj" signifas: tri aŭ (iomete) pli aŭ malpli. "Pli aŭ malpli (ol) tri personoj" signifas: ajna nombro sed certe ne tri.
@martinod
Dankon pro via klarigo de la diferenco inter "pli aŭ malpli" kaj "pli-malpli". Anstataŭ la lasta esprimo mi eble dirus "proksimume".
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #448173
added by GrizaLeono, August 1, 2010
linked by GrizaLeono, August 1, 2010
linked by martinod, November 19, 2010
linked by sacredceltic, June 18, 2011
linked by sacredceltic, June 18, 2011
linked by Pikkolo, February 26, 2012
linked by martinod, May 25, 2012
linked by martinod, May 25, 2012
linked by martinod, May 25, 2012
linked by martinod, May 25, 2012
linked by martinod, May 25, 2012
linked by martinod, May 25, 2012
linked by martinod, May 25, 2012
linked by Aleksandro40, September 3, 2013