dezirus (aŭ eĉ "deziras")
Mi dezirus, ke li skribus → Mi dezirus, ke li skribu
(http://bertilow.com/pmeg/gramat...boformoj.html)
Mi ne emas tralegi chion che bertilow.com. Mi delonge konscias, ke multaj kredas, ke en tia frazo necesas uzi -u-formon, sed mi ĉiam opiniis, ke tio ne estas deduktebla el la fundamento de Esperanto.
Bv. eventuale citi lokon, kie staras kun argumento, ke estas kontraŭfundamente uzi -us-formon en tia frazo.
Esperanto principe estas libera lingvo. La lingvouzado dependas de malgranda aro de reguloj, ne de longegaj gramatikaj verkoj. Tio, kio ne kontraŭas la fundamenton, estas ĝusta kaj lingvokonforma. Kaj ne inverse, tiel ke oni ne rajtus uzi formojn aliajn ol tiujn proponitajn de Bertil aŭ aliaj memnomumitaj lingvopapoj.
Eble tamen citaĵoj el la indikita PMEG-paĝo:
"La ke-frazo povas montri ekz. celon, opinion aŭ eblon rilate al la ĉeffrazo. Tiam oni ofte uzu volan modon, U-modon, en la ke-frazo, sed ne ĉiam." Do: ofte, sed ne ĉiam.
"Ke-frazo povas montri celon de la ĉeffraza ago. Normale temas pri io, kion oni volas atingi, sed povas ankaŭ esti io, kion oni volas eviti. En tiaj ke-frazoj oni uzas preskaŭ ĉiam U-formon de la verbo. Oni ofte ankaŭ povas uzi I-verbon anstataŭ ke-frazo. Ĉe multaj el la sekvontaj verboj tio estas eĉ la pli kutima esprimomaniero." Tamen ne mia.
Ĉu tio sufiĉas aŭ ĉu necesas pludiskuti?
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #383212
added by esocom, August 4, 2010
linked by esocom, August 4, 2010
linked by Wimmer, September 25, 2010
edited by ludoviko, May 5, 2011
linked by ludoviko, May 5, 2011
linked by ludoviko, May 5, 2011
linked by ludoviko, May 5, 2011
linked by ludoviko, May 5, 2011
linked by ludoviko, May 5, 2011
linked by marcelostockle, December 25, 2011