Kial ne metropolo? Ĉu vi vere volis diri pri urbo de la ĉefo? Mi scias, ke multaj vortaroj pekas en tio.
Via rimarko estas interesa. Laŭ PIV2005 "metropolo" havas du signifojn. Mi konis nur la unuan, la origina lando rilta al siaj kolonioj. Permesu min starigi demandon pri tiu vorto al la listo "la bona lingvo". Poste mi revenos al tiu frazo.
Mi ricevis respondon de akademiano.
En via ŝerca reago, ĉu eble temas pri "urbo de la ĉefo", vi verŝajne supozas, ke "ĉefo" estas persono, sed tio ne estas la kazo. Jen parto de la respondo de la akademiano:
"ĉef-" en Esperanto ne estas radiko sed prefikso. Ĝia prefiksa uzo kiel en "ĉefurbo", "ĉefartikolo", "ĉefepiskopo" kaj "ĉefverbo" do estas ĝia baza signifo, dum ĝia memstara uzo en la vorto "ĉefo" estas komparebla al memstara uzo de aliaj afiksoj ("malo", "disa", "ege" ktp). Eble oni povas rigardi iom stranga la fakton, ke oni diras "ĉefo" kaj ne "ĉefulo" por tia persono. Sed tiuokaze oni kritiku la vorton "ĉefo" kaj ne la bazan prefiksecan uzon de "ĉef-" (sed mi ja tute akceptas la vorton "ĉefo" kun ĝia kutima signifo).
La bazan prefiksecon de "ĉef-" subtenas la Akademio de Esperanto (per siaj indikoj en la Baza Radikaro Oficiala), ReVo kaj PMEG (PIV-on mi momente ne povas kontroli).
Li daŭrigas jene:
Laŭ mi la ĉefa signifo de "metropolo" en Esperanto estas origina lando rilate al siaj kolonioj. Mi evitas ĝian uzon en la senco "urbego", kaj en la senco "ĉefurbo" mi ĝis nun neniam renkontis ĝin en Esperanto.
Kiu estus mi, simpla pacmilitisto, se mi kuraĝus kontraŭi la konsilon de akademiano? :)
Mi esperas, ke ankaŭ vin la klarigo povas kontentigi.
Amike salutas Leo
Mi plene konsentas kun GrizaLeono. Ĉefurbo estas bonega kaj preferinda por mi vorto por ĉi-senco.
Karaj amikoj, nun mi devas atentigi vin pri la Fundamento, al kiu ankaŭ la Akademio de Esperanto devus sin obei:
Ke tiu vorteto"ĉef" estas malĝuste uzata kaj defendata de Esperanto-uzantoj, mi ne parolas pri Esperantistoj, estas normale. "Mi uzas Esperanton tiel, kiel mi ĝin lernis, ĉu malĝusta aŭ ne", estas ofte aŭdata.
En la Fundamento, Universala Vortaro. paĝo 149, staras la vorto "ĉef" . Sed nenie, ke ĝi estas prefikso, per kiu oni povas formi nelogikajn vortojn ĉefstacidomo, ĉefstrato ktp.
Do, la eldiro, ke ĝi estas prefikso, estas frenezaĵo.
Ni uzu la dek unuan regulon, kaj ligas la ĉefan vorton al la fino.
Mi cxion komprenas kara *stern sed estas ja multaj ofte uzataj vortoj kun cxef-
cxefsergxanto, cxafcelo, cxefdirektoro
Cxu ni devas cxiujn ilin eligi el la lingvo indikite ke ili estas antikvaj kaj nelauxregulaj?
Per kio ni ilin anstatuxigos?
Cxu ni elpensos dekojn novajn vortojn?
Estas Multe pli facile akcepti cxef- kiel prefikso kaux cxiuj spekulajxoj estos elcxerpitaj cxu ne?
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #444534
added by GrizaLeono, August 10, 2010
linked by GrizaLeono, August 10, 2010
edited by GrizaLeono, November 10, 2010
edited by GrizaLeono, November 11, 2010
linked by danepo, February 11, 2013
linked by danepo, February 11, 2013
linked by danepo, February 11, 2013
linked by PaulP, December 10, 2014