Ne li... Kiu do?
Mi metus almenaŭ punktokomon post "Ne", prefere mi metus punkton. Kiel vi certe scias, "ne" kaj kelkaj aliaj vortetoj (ekzemple "tro") estu tuj antaŭ la vorto, kiun ili trafas.
Kiam mi legas "Ne li jam estas foririnta..." mi do komprenas, ke iu alia estas foriranta.
Jes,vi pravas kaj se mi elparolintus mi certe ekhaltintus dum unu sekundo post la vorto "ne". Dankon kaj mi deziras al vi feliĉan kristnaskon kaj prosperan novjaron. Daŭrigu vian korektadon se mi ankoraŭ aŭdacos traduki ĉe tatoeba.
Mi iom malfrue reciproke deziras ĉion plej bonan por Kristnasko kaj la nova jaro al vi kaj al la viaj.
Ne hezitu traduki ĉe Tatoeba. Se estus erareto, la samideanoj ja proponos korekton por ĝi.
Ĉu mi rajtas rimarkigi, ke mi ankoraŭ ne vidas la komon? :)
Amike salutas Leo
La komo alvenis malfrue pro la glatiso ... mi ne uzis la glitkoman formon!
:)
En Belgio "déjeuner" signifas "matenmanĝi" (tamen: rimarku la duan "n"), sed en Francio ĝi plej ofte signifas "tagmanĝi", kiel ankaŭ indikas la angla traduko.
Ĉar la frazo diras ke iu "jam estas foririnta" por manĝi, mi supozas ankaŭ tial ke temas pri tagmanĝo, meze en labora tago.
JES,vi pravas. Dankon.
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #10645
added by jefke, August 15, 2010
linked by jefke, August 15, 2010
edited by jefke, December 26, 2010
edited by jefke, November 14, 2011
linked by martinod, November 14, 2011
linked by martinod, November 14, 2011
linked by marcelostockle, July 15, 2012
linked by marcelostockle, August 17, 2012
linked by glavsaltulo, December 1, 2020