En Esperanto oni nomas lin "Karlo la unua". rigardu vikipedion.
Due, mi ne scias kiel ĝuste oni diras en la franca kaj angla sed en Esperanto, ŝajnas ke "gilotinita" signifas ke oni senkapigis lin ĝuste per Gilotino sed tiam la maŝino ankoraŭ ne estis inventita! Rig.: http://eo.wikipedia.org/wiki/Gilotino
Do, LAŬ LA SENCO estas necese skribi ke "Karlo la unua" la rego de Anglio estis senkapigita.
Mi ripetas ke mi ne scias pri la reguloj en la franca kaj la angla. Ĉu ankaŭ tie estas la eraro en la frazo aŭ oni nun diras gilotinita pli vaste ol en Esperanto aŭ en la rusa lingvo...
Vi pravas, Maksimo!
Kara Maksimo, mi senpripense tradukis el la franca, kiu uzas la vorton "gilotini". Gilotino estis maŝino por "sekure" senkapigi homon ("sekure" en tiu senco, ke la senkapigota ne suferis du - aŭ pli - da hakoj). Ĉar mi ne estas tre forta pri historio, kaj ĉar mi ne aparte esploris la aferon, mi stulte uzis la saman vorton...
Mi ĵus rigardis la francan kaj la anglan frazojn, kaj mi vidis, ke Sacredceltic jam esploris la aferon kaj petis ŝanĝon en tiuj frazoj. Mi do ankaŭ "senkapigas" anstataŭ ol "gilotini" tiun reĝon.
Dankon pro via sciigo kaj pro via klarigo.
Mi iom komprenas la rusan vorton "обезглавлен" без = sen, kaj mi vidas en "главлен" similecon kun голова, kapo. Mi iom lernis la rusan antaŭ kvindek jaroj, sed tiam ne eblis ekzerci, mi do multe forgesis, bedaŭrinde.
Amike salutas Leo лев :-)
Хорошо, Лев! :))
Mi ĝojas renkonti tiom ligvoriĉajn homojn dank' al bonega lingvo Esperanto. Sen ĝi mi ja neniam spertus la konatiĝon!
Vivu la lingvo internacia, fartu bone esperantistoj!
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #424452
added by GrizaLeono, September 9, 2010
linked by GrizaLeono, September 9, 2010
linked by Maksimo, October 4, 2010
edited by GrizaLeono, October 4, 2010
edited by GrizaLeono, October 4, 2010
linked by wallebot, November 4, 2011