Li demandis al ŝi, kie ŝi vivAS.
Kara Leono, la franca frazo, el kiu mi tradukis, diras "vivis". Pro kio vi proponas "vivas"?
Antaŭ nelonge mi iom dubis, ĉu oni uzu la saman formon, kiel en jena frazo "Li scias, ke ŝi vivAs" (la tiel nomata "rekta modo"). Mi starigis la demandon al la listo "la bona lingvo". La respondo estis nea: en relativa frazo oni ne uzu la rektan modon. Eble mi ne sufiĉe klare starigis la demandon. Ĉu vi havas alian opinion?
Mi samopinias kiel Leono ĉi-kaze: Li demandis al ŝi, kie ŝi vivas.
"Kie ŝi vivis" en la pasinteco, nome, ne dum la tempo, kiam la demando estis farita. "vivas"- nome, dum la tempo kiam ŝi estis demandita.
Amike,
Eldad
Bone. Dankon al vi ambaŭ. Mi ŝanĝas la frazon.
Kara GrizaLeono: pli detalan klarigon pri la uzo de la verbaj tempoj en subfrazoj, vi povas legi ĉe: http://bertilow.com/pmeg/gramat...olo/index.html
Dankon pro la adreso.
Fakte ĉi tie ankaŭ temas pri "rekta modo". Mi kaptiĝis per la relativo "kie", kaj pensis, ke temas pri rilata frazo.
Dankon pro via rimarko!
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #430860
added by GrizaLeono, September 16, 2010
linked by GrizaLeono, September 16, 2010
edited by GrizaLeono, November 17, 2010
linked by Esperantodan, March 17, 2011
linked by marcelostockle, October 2, 2012
linked by marcelostockle, October 2, 2012
linked by marcelostockle, October 2, 2012
linked by marcelostockle, October 2, 2012
linked by marcelostockle, October 2, 2012