(eo) En Esperanto venas spaceto antau demandosigno, ekkrisigno, dupunkto au punktokomo. Pri tio estis jam iom da komentarioj. Mi ree atentigas, ke pri tio la teksto de la Ekzercaro sur la pagharon de la Akademio estas malghusta.
Pri tiu propono bonvolu konvinki unue la Akademion.
(eo) Ne temas pri propono, sed pri konstato en la Fundamento. La Akademio venas nur en pli malalta rango. Oni relegu miajn antauajn komentariojn che "Tatoeba" pri tiu temo. Oni trovos interalie ligilon al la teksto de la Fundamento (ne utila por tiuj, kiuj povas kontroli per presita teksto).
Mi jhus retrovis la jenon :
"(eo) Responde al la jhusa komentario de "jakov" : Bedaurinde la teksto sur tiu pagharo, al kiu vi sendas, estas je tio intence kripligita, pro opinio de la prizorginto, ke tio ne tushas la lingvon mem. Oni devas kontroli en la presita libro au sur bildo farita lau tiu, eble tie : http://www.archive.org/stream/f.../n46/mode/2up.
Pri tio jam estis che "Tatoeba" iom da komentariado, interalie tie :
http://tatoeba.org/epo/sentence...#comment-41570 "
@fs
viaj ligiloj ne funkcias pro vi kopiis ilin el jam eldonitaj mesaĝoj (tio ne funkcias en Tatoeba). Ĉu vi bonvolu povas denove kopii ilin rekte el la fonto, mi petas ?
Dankegon.
Ĝuste en tiuj diskutoj komentantoj jam atentigis, ke la distanco inter la koncerna signo kaj la lasta litero antaŭ ĝi estas esence teknika demando kaj ne lingva.
Ekzistas liter-tiparoj kiuj metas pli da interspaco antaŭ frazosignon, aliaj malpli. En tiu lasta okazo povas ekesti la impreso, ke (ekzemple) krisigno estas preskaŭ algluita al la antaŭ vorto - kaj tio malplaĉas ankaŭ al mi. Sed ja temas pri elekto de taŭga tiparo.
Cetere en mia bretaro staras tiu verda libreto el la jaro 1905 nomata fundamento de Esperanto - kaj mi povas klare vidi, ke tie ne estas intermetitaj aldona malplena tuta! signokampo por krei ekstran interspacon.
Sed ja surprizas, ke estas tie rimarkeblaj diferencoj koncerne la distancon inter frazosigno kaj la lasta vorto de la frazo. Sur paĝo 57 estas la distanco - ne tre multe sed tamen rimarkeble - pli granda ol sur paĝo 56 kaj 79. Sur paĝo 56 videblas distanco agrabla en tiu senco, ke neniel povas ekesti la impreso, ke la demandosigno estas parto de la antaŭa vorto. Sur la aliaj nomitaj paĝoj okazas la malo (demandosigno tre proksima). Kaj en la paĝo 56 troveblas eĉ interne de unu frazo okulfrapa diferenco inter du distancoj vortofino-punktokomo. Ĉu la kompostisto de tiu libro eksperimentis per diversaj eblecoj diferencigi la distancon, aŭ ĉu la diversaj distancoj estas nur la rezulto de teknikaj mankoj aŭ fuŝoj, tion eltrovi estas certe nun malfacile aŭ tute ne ebla. Sed certa estas, ke tiu kompostisto estas delonge morta kaj ne helpos al vi aŭ mi. Se nuna bildigo de tekstoj en Tatoeba ne kontentigas, necesos demandi la respondeculojn pri tiuj teknikaj aranĝoj. Povas esti, ke facile troveblas pli kontentiga solvo. Tamen mi povas imagi, ankaŭ la eblecon, ke malgraŭvole oni ne povos kontentigi ĉiujn dezirojn, simple ĉar temas pri tiom da lingvoj, kaj tiom da diversaj skribosistemoj. Ĉiukaze indas provo.
Ankaŭ mi opinias la superfluan spaceton antaŭ la demando- kaj krisigno tre malbela kaj netipika por Esperanto.
Iam mi aŭdis, ke la Fundamento (aŭ eble iuj eldonoj de ĝi?) estis eldonita en Francio kaj tie envenis la spacosignoj,
(mi mispremis la butonon)
...pro la franca kutimo, ĉar la tipografi iel "korektis" la tekston. Sed mi ne scias, ĉu estas vera rakonto aŭ ne.
>Ankaŭ mi opinias la superfluan spaceton antaŭ la demando- kaj krisigno tre malbela
ĉar vi ne estas francano. Mi opinias tute male. Sen spacetojn, ! kaj ? povas vide esti konfuzita kun grandaj leteroj kiel l aŭ P, do por mi, la frazoj sen spacetojn estas nelegeblaj.
Ĝuste, ĝi ja dependas de la kutimo.
En la germana, angla, esperanta aŭ nederlanda lingvoj, mi ankoraŭ neniam konfuziĝis pro tia simileco. Sed la decido ja ne povos dependi sole de niaj kutimoj aŭ preferoj, se ekzistas fiksa regulo pri ĝi.
la reguloj estas la sekvaj:
La germanalingvofamiliolingvanoj provas timigi la aliajn fari kiel ili...
Nenio novas...
kaj por kontraŭdiri la komunajn mensogojn kiujn mi ofte legis ĉe Tatoeba pri tio, la franca ne estas la sola lingvo en kiu estas spacetojn en la tekstoj http://books.google.fr/books?id...=PR22&dq=dante
Ankoraŭ mi esperas,ke
Sur ĝentila homa fundamento,
respektante unu la alian,
ni refaros baldaŭ en konsento
unu grandan rondon familian.
>ni refaros baldaŭ en konsento
unu grandan rondon familian.
Do ne teruru la aliuloj uzante argumentoj kiel "ĉiuj faras tiel kaj vi solaj francanoj estas harfenduloj", ĉar tio tute ne imponas min !
kaj ankaŭ en la rumana http://books.google.fr/books?id...urnali%C5%9Fti
kaj ankaŭ en la hungara http://books.google.fr/books?id...ed=0CE8Q6AEwBg
kaj eĉ angla originalaj eldonoj de Dickens mem !!! http://books.google.fr/books?id...PA2&dq=dickens
kaj eĉ en la germana en la Deutsches Wörterbuch de Grimm !!! Deutsches Wörterbuch
Nekredeble !
Se mi ankoraŭ legas ke la spacetoj estas francaj kapricoj, mi hojlas !
Bonvolu vidi supre...
ne
Please go to #428397.
This sentence has been deleted because it was a duplicate.
Logs
added by fs, September 24, 2010
linked by fs, September 24, 2010
linked by Aleksej, November 2, 2010
linked by Esperantodan, March 3, 2011
linked by Esperantodan, March 3, 2011
added by martin9, January 29, 2012
edited by martin9, January 29, 2012
linked by sadhen, February 7, 2012
linked by Balamax, October 11, 2013
linked by martinod, January 16, 2014
linked by martinod, January 16, 2014
linked by pne, August 11, 2014
linked by pne, August 11, 2014
linked by danepo, September 11, 2014
linked by Selena777, September 11, 2014
linked by Selena777, September 11, 2014
unlinked by Selena777, September 11, 2014
edited by al_ex_an_der, December 7, 2014
unlinked by Horus, January 20, 2015
unlinked by Horus, January 20, 2015
deleted by Horus, January 20, 2015