menu
Tatoeba
language
Register Log in
language English
menu
Tatoeba

chevron_right Register

chevron_right Log in

Browse

chevron_right Show random sentence

chevron_right Browse by language

chevron_right Browse by list

chevron_right Browse by tag

chevron_right Browse audio

Community

chevron_right Wall

chevron_right List of all members

chevron_right Languages of members

chevron_right Native speakers

search
clear
swap_horiz
search

Sentence #530656

info_outline Metadata
warning
Your sentence was not added because the following already exists.
Sentence #{{vm.sentence.id}} — belongs to {{vm.sentence.user.username}} Sentence #{{vm.sentence.id}}
{{vm.sentence.furigana.info_message}} {{vm.sentence.text}}
star This sentence belongs to a native speaker.
warning This sentence is not reliable.
content_copy Copy sentence info Go to sentence page
subdirectory_arrow_right
warning
{{transcription.info_message}}
Translations
Unlink this translation link Make into direct translation chevron_right
{{translation.furigana.info_message}} {{translation.text}} Existing sentence #{{::translation.id}} has been added as a translation.
edit Edit this translation
warning This sentence is not reliable.
content_copy Copy sentence info Go to sentence page
subdirectory_arrow_right
warning
{{transcription.info_message}}
Translations of translations
Unlink this translation link Make into direct translation chevron_right
{{translation.furigana.info_message}} {{translation.text}} Existing sentence #{{::translation.id}} has been added as a translation.
edit Edit this translation
warning This sentence is not reliable.
content_copy Copy sentence info Go to sentence page
subdirectory_arrow_right
warning
{{transcription.info_message}}
{{vm.expandableIcon}} {{vm.sentence.expandLabel}} Fewer translations

Comments

Maksimo Maksimo September 24, 2010 September 24, 2010 at 2:50:03 PM UTC link Permalink

Saluton!
Armeego kaj granda armeo ne estas la samo, laŭ mia modesta opinio.

Ja ĉiu kunmetita vorto kreas novan vorton kiu nur iel ligita estas kun bazaj vortoj sed jam estas io nova...

Do, renkontinte la vorton armeego mi tuj komencis serĉi en la kapo ion similan en la gepatra lingvo... Ĉu estas iu aro de armeoj sub unu gvidanto, ĉu io alia... ĉu nekalkulebla militistaro...

Do mi konsilas al vi uzi ĉi tie pli facilan formion granda armeo (simile al aliaj lingvoj apude :) )

kroko kroko September 24, 2010 September 24, 2010 at 2:53:31 PM UTC link Permalink

En ordo. Sed pordego estas granda pordo, ĉu ne?

Maksimo Maksimo September 27, 2010 September 27, 2010 at 9:04:40 AM UTC link Permalink

Ne :) Mi ne scias pri via gepatra lingvo sed en la rusa estas tute malsamaj vortoj por pordo kaj pordego.
La unua indikas pordon en domo, sed la dua -- estas specialaj pordegoj cxe enirejo al la korto La pordegoj en barajxo, muro.

Pordegoj ecx aspektas tute aliel ol pordoj -- estas metalaj plejparte aux el tabuloj dikaj kunnajlitaj...

kroko kroko September 27, 2010 September 27, 2010 at 1:45:01 PM UTC link Permalink

Laŭ mia opinio:
pordo: http://www.bauelemente-giering.de/images/tuer.jpg
pordego: http://www.umdiewelt.de/photos/...0/3/125376.jpg
pordeto: http://web5.homer.kundenserver4...rotes-haus.jpg

Ĉu vi kontraŭas?

kroko kroko September 27, 2010 September 27, 2010 at 1:47:50 PM UTC link Permalink

Vidu: http://www.reta-vortaro.de/revo/art/eg.html

Maksimo Maksimo September 27, 2010 September 27, 2010 at 1:51:21 PM UTC link Permalink

Nu, kak kion vi intencis diri per la ekzemploj?
En la artikolo REVo ja skribite klare: "EG Sufikso ... ordinare kun specialigo de la ideo enhavata en la radikvorto"
Kaj la fotoj ĝuste ilustras miajn vortojn.
La pordeto, kiun oni triobligos ne iĝos pro tio pordego, ĉu ne? )))

kroko kroko September 27, 2010 September 27, 2010 at 2:31:27 PM UTC link Permalink

Mi jam korektis longe antaŭe. Do, kie estas problemo?

Mi nur pensis (aŭ kredis), ke ~eg grandigas la radikon, kaj ~et malgrandigas la radikon. Kaj mi plue pensas tiun.
Ĉar Esperanto estas lingvo logika, kaj reguloj regulas ĉiam, mi uzis tiun pri armeo. Vi diris mi eraris, ĉar armeego malsamas grandan armeon.
Nun, mi kontraŭas, sed mi korektis. Kaj mi demandos mian instruiston pri tiu-ĉia afero.

Ja, eble la porda ekzemplo malbonis. Provu hundon aŭ ĉevalon. ;)

Maksimo Maksimo September 27, 2010 September 27, 2010 at 2:58:33 PM UTC link Permalink

Vi devas konfesi ke logikeco de Esperanto estas relativa.
Estas multaj vortoj kiuj aperas per sufikso EG kaj ET kaj iĝas nur parencaj al la radiko, sed ne grandaj nur aŭ malgrandaj. Pafilego ne ĉiam estas granda pafilo, sed ankaŭ kanono ktp.

Tio ankaŭ IOM apartenas al aliaj vortoj, kiuj ŝajnas ke ne havas tiujn novajn мщкещотю ankaŭ hundo aŭ armeo.

Relegu ankoraŭfoje: La ReVo en la priskribo eG diras klare ke EG- alportas grandecon ORDINARE KUN SPECIALIGO de la ideo enhavanta en la radikvorto.
Ĉu vi komprenis tion? Se jes -- kial vi kontraŭas ke armeego ne estas granda armeo plene kaj nur, sed povas ANAKAŬ signifi ion parencan IAM.

Ankaŭ hundego ne estas ĉiam simple NUR granda hundo. Tiu povas esti ankaŭ iu speco de grandaj hundoj. Iu speciala hundo... ekzemple en iu kuntekso "hundo por ĉasi elefantojn :) "
Eĉ per kotego oni povas nomi iun el Felisoj kun grandaj dimencioj, eble.

kroko kroko September 27, 2010 September 27, 2010 at 3:11:20 PM UTC link Permalink

Mi denove legis la ReVon, kaj nun malkontraŭas.
Faru bone, kaj dankon koran pro la distra klarigo.

Metadata

close

Sentence text

License: CC BY 2.0 FR

Logs

This sentence was initially added as a translation of sentence #530644Die Stadt wurde von einer großen Armee verteidigt..

La urbon defendis armeego.

added by kroko, September 24, 2010

La urbon defendis armeo granda.

edited by kroko, September 24, 2010