Kion vi celas esprimi, mi petas?
Jen ekzemplo el ReVo por la vorto "lasi": Ricevinte baton sur la mano li lasis (lasis fali) sian bastonon.
bedaŭrinde, en tiu ekzemplo, la franca estus « lâcher » sed ReVo diras ke la traduko estas « laisser »...
Mi opinias ke la franca kaj la germana tradukoj en ReVo ne kongruas...
Jes, ankaŭ mi pensis tion, kiam mi konsultis "leo.org" pri tiuj du francaj vortoj - sed mi ja ne regas la francan, do mi ne povis solvi la enigmon.
Mia impreso estas, ke por traduki la germanan "loslassen" oni devus uzi "lâcher" en la franca - do: Kio estas la preciza senco de la ĉi tia franca frazo kun "laisser"?
"laisser" estas nur "lassen" (au dem boden...) sed ĝi ne signifas ke la ŝnuro estis tenita antaŭe...
*auf dem boden
Aha - nu: La germana frazo certe inkludas, ke la ŝnurego estis tenita antaŭe kaj ankaŭ la anglan frazon mi komprenas tiel. Eble la esperanta frazo eĉ pli bone kongruas kun la franca ol la du aliaj, ĉar ĝi ja povas havi ambaŭ signifojn.
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRAudio
Logs
This sentence was initially added as a translation of sentence #361379
added by jxan, September 28, 2010
linked by jxan, September 28, 2010
linked by sacredceltic, August 3, 2011
linked by marcelostockle, December 24, 2011
linked by marcelostockle, December 24, 2011
linked by PaulP, September 30, 2015