Tiu traduko laŭ mi ne ĝustas. La angla "must not" signifas "estas malpermesite", dum la esperanto "ne devas" signifas "ne ekzistas devigo". Elegantaj alternativoj estas laŭ mi "Babili en la klaso estas malpermesite.", "En la klaso vi devas silenti." aŭ "Vi ne rajtas paroli en la klaso."
Kara PaulP Mi komprenas vian dubon. Logike "devas ne" estus pli ĝusta, sed en la praktiko ni uzas "ne devas" kaj "devas ne" sendistinge, kiel faris Zamenhof.
Jen PMEG pri la temo:
Devi + ne «
Principe estas granda diferenco inter ne devi kaj devi ne. Ne devi logike signifas, ke mankas devo fari ion, ke regas libereco. Devi ne logike signifas, ke ekzistas devo eviti ion, ke mankas libereco. Tamen Zamenhof uzis ne devi kaj devi ne sendistinge. Normale li uzis ne devi, iafoje devi ne. La efektiva signifo estas tamen preskaŭ ĉiam “devi ne”:
http://bertilow.com/pmeg/gramat...oli/neado.html
Mi scias, ke Zamenhof fojfoje skribis tiel, kara Dejo kaj mi konas la koncernan parton el PMEG. Sed laŭ mia opinio Tatoeba celas doni ekzemplajn frazojn de bona uzo, kaj ne frazojn pri kies ĝusteco multaj dubas.
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #266234
added by Dejo, October 3, 2010
linked by Dejo, October 3, 2010
linked by Rovo, November 11, 2023
linked by Rovo, November 11, 2023