«Minjona» estas malofta neoficiala vorto. Ĉu ĝi anstataŭigeblas ĉi tie per «ĉarma»?
Al mi estas egale, ĉu neoficiala aŭ oficiala. La plej bona traduko por la franca vorto "mignon" mi opinias esti "minjona".
Minjona ne estas ĉarma (charmant).
Ne nur neoficiala, sed ankaŭ malofta.
Tiam bonvolu aldoni ankaŭ difinon, ĉar ĝi estas malfacile trovebla (mi trovis nur unu, kaj aliaj mencioj estas tradukitaĵaj en la francan aŭ la germanan, aŭ uzataj por difini vortojn el tiuj, la angla aŭ la rusa).
Bonvolu rigardi: http://deeo.dict.cc/?s=niedlich
Laŭ tio (per Vikivortaro), ĝi signifas ion similan al «beleta» kaj «aminda».
Ĉu "minjona" estas Esperanta vorto? Ĝin mi trovis nur en Tatoeba.
Nu jes, sed tio ne estas tre fidinda fonto. La vorto ne aperas en PIV, ĝi ne aperas en Revo, ĝi ne aperas en tekstaro.com, do en neniu fidinda fonto. Kaj kiel Aleksej diris, "aminda" jam ekzistas kaj estas tre klara, ankaŭ por tiuj, kiuj ne konas la francan.
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #465666
added by Manfredo, October 6, 2010
linked by Manfredo, October 6, 2010