Pardonu, por traduki al la rusa mi devas demandi vin:
ĉu la senco estas la sama:
La senĉesa plialtiĝo de la vivokosto povas kaŭzi sociajn konfliktoj/streĉiteco aŭ perturboj.
Ĉu la finaĵo -US estis uzata konscie?
povas kaŭzi -- estas jam eventualeco
Se oni aldonas -us -- aperis enentualeco duobla. Mi hezitis dum la traduko kaj decidis ne atenti tiun -us dum la traduko.
Kara Maksimo, mi tradukis el la franca (kvankam mia gepatra estas la flandra kaj mia oficiala lingvo estas la nederlanda). En la franca estas uzata la kondiĉa formo "pourrait" (povus). En la angla (ne rekta traduko!) oni laŭvorte diras "Sociala maltrankvilo/agitado povas deveni/rezulti kiel rezulto de senfina plialtiĝo de prezoj". La angla do ne enhavas tiun duoblan eventualecon.
Vi verŝajne pravas enmetante nur unu eventualecon en vian tradukaĵon.
La franca uzas la vorton "malaise", kiu etimologie similas al "maltrankvilo". La komputila vortaro, kiun mi foje konsultas tradukas tiun vorton "malaise" per "sveneto, konfuziĝo, malsaneto". Mi tradukis per "agitado".
Mi ankaŭ tradukis "sociaux" per "socia" anstataŭ per "sociala". La diferenco estas malgranda. Laŭ PIV2005 Socia 3 = sociala. Verŝajne unu el ambaŭ radikoj estas ne vere necesa... sed ambaŭ estas oficialigitaj.
Ĉu vi preferas, ke mi ŝanĝu mian frazon?
Amike salutas Leo
Dankon pro la respondo.
Mi volis nur precizigi la frazon por mi.
Do, se mi komprenis gxin gxuste, do cxio bonas :)
Kvankam mi konsilas forigi -us el la frazo, cxar gxi en tiu cxi kunteksto ne aldonas ion novan al la senco sen"us"a, sed povas nur konfuzetigi.
1 el 2 eventualecoj for!
Dankon!
Vi certe jam rimarkis, ke EO estas nun en la kvara loko.
Hoo!!!! Mi gratulas vin! Estas ja via laboro, ĉu? ))
Nu, mi kontribuis, sed ne sola!
Nu, mi kontribuis, sed ne sola!
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #15002
added by GrizaLeono, October 6, 2010
linked by GrizaLeono, October 6, 2010
edited by GrizaLeono, October 6, 2010
linked by Maksimo, October 6, 2010
edited by GrizaLeono, October 7, 2010