malfermitaj
(aŭ: malfermataj, sed mi kredas, ke "malfermitaj" pli taŭgus)
@Eldad Kiam oni estas malfermintaj la okulojn, ili estas malfermaj.
Jen ekzemplo el Franz Kafko "La transformiĝo"
"Kiam li nun tiel antaŭen ŝanceliĝis por kolekti ĉiujn fortojn por la kuro, apernaŭ tenis la okulojn malfermaj; ..."
Oni vidas ankaŭ "okulojn malfermaj" en frazo 711604 de Alois kaj frazo 517870 de esocom
Do, jen mia klarigo:
Se temas pri iu kunveno, aŭ konferenco, la unuan sesion oni nomas "La malferma sesio", ĉar ĝi malfermas la tutan konferencon.
Sed se temas pri io kio estas "open" ("offen", "ouvert"), tiam, laŭ mi, pli bone estus uzi la atan-itan sistemon. Alikaze, kiel vi distingus inter la transitivaj formoj "malfermi", "malferma", kaj la "stataj" formoj "malfermita", "malfermata"?
Amike salutas,
Eldad
Same, se vi tradukus (aŭ serĉus la tradukon) de la angla frazo:
I declare the session open!
Mi kredas, ke en Esperanto ĝi estus:
Mi deklaras la sesion malfermita.
(ne: malferma).
Kiam pordo estas "malfermita" oni pensas pri la ago malfermi ĝin. Temas pri pasiva verbo. Kiam pordo estas malferma oni pensas pri la rezulto. Temas pri simpla adjektivo.
Vidu:
Politiko de la malferma pordo - Vikipedio
Politiko de malferma pordo (aŭ malfermita pordo) estas principa deklaro, interkonsento, je iniciato de Usono kaj landoj komercantaj kun Ĉinio (1899, 1900). ...
Sed vi ne rilatis al la ena ("inherent") transitiva senco de "malferma", kiel mi priskribis ĝin supre.
"Malferma" havas similan signifon al "malfermanta".
Kaj en Vikipedio, oni povas kompreni la frazon:
Politiko de malferma pordo (aŭ malfermita pordo)...
Politics of an opening door (or an open door) ....
Mi esperas, ke ankaŭ aliaj kolegoj povos rilati al tio. Kredeble, aliaj ne samopinias kiel mi.
Evidente, NPIV (Nova Plena Ilustrita Vortaro) samopinias kiel mi:
Malferma: Rilata al MALFERMO: Malferma ceremonio, kunsido, parolado, krampo.
MALFERMO: Ago de malfermanto: Malfermo de nova linio de sxipo, malfermo de internacia konferenco, malfermo de lando al la internacia trafiko.
La uzo de "malferma" en la signifo de "ouvert", "offen" en Esperanto sonas al mi erara kaj erariga.
En Krause Großes Wörterbuch Deutsch-Esperanto oni legas:
offen 1.Adj a)geöffnet malferm[it]a
offener Güterwagen netegita (oder malferma)varvagono
-------------
do la krampoj en "malferm[it]a" signifas ke la 'it' estas nedeviga.
Dankon, interese.
Du notoj:
- Ankaŭ mi kredas, same kiel Eldad, ke Krause eraras.
- Gardu: ĉu tio ne estas falsa amiko pro la franca "Garde"? "Gardi" estas "protekti", "zorgi ke ne okazu io malbona".
Do laŭ mi la ĝusta traduko estas: Tenu viajn okulojn malfermitaj.
Do post 6 jaroj mi ŝanĝis mian opinion:)
Dankon Paul kaj Eldad.
Duplicates of this sentence have been deleted:
x #718530
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #323770
added by Dejo, October 7, 2010
linked by Dejo, October 7, 2010
linked by martinod, May 11, 2011
linked by martinod, May 11, 2011
linked by martinod, May 11, 2011
linked by sacredceltic, July 4, 2011
linked by sacredceltic, July 4, 2011
linked by martinod, January 18, 2012
linked by martinod, January 18, 2012
linked by martinod, January 18, 2012
linked by martinod, January 18, 2012
linked by martinod, January 18, 2012
linked by martinod, January 18, 2012
linked by martinod, January 18, 2012
linked by martinod, January 18, 2012
linked by martinod, January 18, 2012
edited by Dejo, September 19, 2016
linked by Horus, September 19, 2016
linked by PaulP, January 11, 2020
linked by PaulP, January 11, 2020