→ Ĝi ne estas io grava.
Kio pri la regulo, ke ne ekzistas "enkonduka Ĝi " en Esperanto?
Komparu kun la frazo: "Ne gravas."
Laŭ mia kompreni, se oni metas "ĝi" tiu ĝi devas referenci ion en la frazo mem.
La frazo "Ne estas io grava." laŭ mi estas tute en ordo, sed ĝi ne estas traduko de "It's nothing serious.".
En la Esperanto-frazo la subjekto estas "io grava". = "Io grava ne estas", kio signifas "There is nothing serious", "Es gibt nichts ernstes", "Il n'y a rien de grave".
Kiel, se ne per "Ne estas io grava." vi tradukus tiujn ĉi tri alilingvajn frazojn?
En la angla frazo "It's nothing serious." la subjekto estas "It", same en la germana ĝi estas "Es", en la franca "Ce", sed en Esperanto la subjekto estas "Io serioza". Do io ne estas en ordo. Kaj pro la regulo, ke sensubjektaj frazoj ne ekzistas en Esperanto (krom de la tipo "Hajlas", "Ŝtormas", "Estas malvarme"), oni ne povas aserti, ke la subjekto "Ĝi" estas subkomprenata.
> Kio pri la regulo, ke ne ekzistas "enkonduka Ĝi " en Esperanto?
Tiun regulon mi tute ne konas. En tekstaro vi trovas tuj centojn da frazoj kun enkonduka ĝi:
Ĝi estas historio, pri kiu mi ne volas paroli.
Ĝi estas tiel malpeza, kiel araneaĵo!
Ĝi daŭris longe.
Dankon por la vasta klarigo. Mi metos vian klarigon en privata dosiero, kiun mi poste uzas por provlegi:)
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #449019
added by Dejo, October 7, 2010
linked by Dejo, October 7, 2010
linked by marcelostockle, December 19, 2012
linked by Horus, January 20, 2015
linked by PaulP, October 24, 2015
linked by PaulP, September 15, 2016
linked by PaulP, September 15, 2016
linked by PaulP, September 15, 2016
edited by Dejo, September 16, 2016