ŝpiono
Saluton!
Ĉu "ŝpiono" aŭ "spionino"?
Kara Eldad, ĉu vi ne eraretis? La ĝusta formo ja estas spiono.
Kara Matheus, PIV difinas la vorton "spiono" tiel:
1 Membro de sekreta servo, komisiita de la aŭtoritatoj kolekti informojn pri la aferoj de fremda regno. ☞ esplorrigardi.
2 (f) Persono, kiu sekrete observas la agojn de alia persono: mi ne volas provi rigardi la leterojn, kiujn li ricevas, mi ne estas spiono.
Ĉar kaj "membro" kaj "persono" estas vortoj, kiuj ne indikas sekson, mi kredas, ke eblas konkludi, ke ankaŭ "spiono" povas esti aŭ viro aŭ virino. Do same kiel oni kutime ne diras "personino", mi ankaŭ ne uzas "spionino". Se mi volas indiki la sekson, mi uzas "vira" aŭ "(vir)ina" spiono. Kiu uzas la vorton "spionino", aldonas miaopinie nenecesan sufikson; sed certe neniu batos lin aŭ ŝin pro tio. :)
Ja, certe, "spiono". Dankon!
al_ex_an_der,
Dankon pro la bonega klarigo!
Mi ĉiam lernas ion novan per viaj kontribuaĵoj.
Mi dankas al vi ĉiuj kaj mi deziras al vi bonan semajnfinon.
Amike,
Matheus
Ankaŭ mi dankas kaj deziras la samon al vi, kvankam (bedaŭrinde) la semajnfino ja ankoraŭ estas iomete malproksima. ☺
Mi petas meti komon, antaŭ la suborditan frazon.
Oni suspektis, ke ŝi estas spiono.
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #311015
added by Leono, October 8, 2010
linked by Leono, October 8, 2010
linked by hundo, June 27, 2011
edited by marcelostockle, July 27, 2012
edited by Leono, September 13, 2013
linked by CK, October 6, 2014
edited by al_ex_an_der, November 23, 2014
linked by Aleksandro40, December 11, 2019
linked by Elsofie, February 23, 2020
linked by shekitten, January 22, 2023