Aldoni estas transitiva verbo. La radiko "aldon" do havas transitivan sencon.
Kion aldonas tiu poŝtmarko? Supozeble ĝi nur aldoniĝas. Mi do proponas:
Gluu plian/ ekstran/ kroman/ aldonitan poŝtmarkon sur la koverton.
Kara Griza Leono, via argumentado ŝajnas al mi tute logika. Tamen PIV konfirmas la uzon de "aldona" en la supra ekzemplo. Tiu vortaro difinas: "aldona" = "uzata aŭ rigardata kiel aldono". Kaj laŭ mia sperto ankaŭ la ĝenerala uzo estas tia.
La fundamentaj vortoj estas verbaj (doni, aldoni, ...), ne substantivaj, do...
Serĉante en tekstaro.com per la serĉesprimo "aldon " (atentu la spaceton) mi ekhavis la impreson, ke lastatempe oni pli kaj pli ignoras la transitivan sencon de "don".
Indus kontroli, kion oni trovas pri "(mal)ferma", k.t.p. kaj kompari la aŭtorojn.
Rigardu tion:
"ĝoja. Sentanta, montranta aŭ kaŭzanta ĝojon" (PIV)
"kaŭzanta ĝojon" laŭlogike mi emas redoni ne per "ĝoja", sed per "ĝojiga". Tamen mi lernis, ke sufiĉas "ĝoja" kaj spertis, ke tiu manko de precizemo ne kaŭzas problemojn.
Ni trovas en tekstoj de Zamenhof ofte ekzemplojn, kiuj montras, ke li favoras liberan interpreton de vortoj anstataŭ ĉiam obei al severa logiko. Oni povas kritiki tion aŭ rigardi tion pruvo de la saĝeco de Zamenhof. Kiun el tiuj du ebloj preferas vi? ;-)
Se la fundamenta vorto estas "ĝoji", miaopinie vi prave emas uzi "ĝojiga" por "kaŭzanta ĝojon". Sed ŝajnas al mi, ke ne ĉiam estas klare, al kiu kategorio apartenas oficialaj vortoj. Iu serĉis la diferencojn inter diversaj vortaroj aŭ iliaj eldonoj. Se mi bone memoras, mi ie vidis liston kun la diferencoj en PV/ malnova kaj nova PIV...
Mi ne scias, kiu kiel origine determinis tiun kategorion.
Cetere iuj klarigas multajn "neperfektaĵojn" per principo "necesa kaj sufiĉa". Eble Zamenhof mem lanĉis tiun "principon".
Aliaj proponis ne plu atenti la transitivecon de verboj. Mi iam ie legis, ke Michel Duc-Goninaz rimarkigis pri tiu propono: ĉu anstataŭ diri "Vi ne mortigu" ni do diru "Vi ne mortu"?
Oni povas longe diskuti pri tio. Mi emas sendi al Tatoeba frazojn, kiuj estas laŭ miaj ebloj plej precizaj (mi certe ne atingas tiun idealon. Tion certe scias vi :-)
Alia tia vorto estas "ĝui", kiu estas en PIV markita kiel fundamenta, dum ankaŭ "ĝuado" estas markita tia. Strange, ĉu ne?
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRAudio
Logs
This sentence was initially added as a translation of sentence #403678
added by jxan, October 9, 2010
linked by jxan, October 9, 2010
linked by martinod, December 13, 2010
linked by marcelostockle, July 20, 2012
linked by PaulP, July 11, 2014