Bobĉjo (sed fakte, mi preferas Bobby)
En la angla "Bobby" estas mallongigo de "Robert" tial "Robĉjo".
Mi preferas Bobby, ĉar mi volas traduki el esperanto.
Mi ankaŭ vidas ke en la aliaj lingvoj (krom la japana, kiun mi ne povas legi) la nomo restis senŝanĝa.
(eo) "Mi preferas Bobby, ĉar mi volas traduki el esperanto."
Nu, ne estas eble traduki el Esperanto iun formon "Bobby", ĉar tia formo ne povas en Esperanto ekzisti, pro kelkaj kialoj, el kiuj unu sufiĉas : ĝi ne estas skribebla per la Esperanta alfabeto.
"Bobby" estas angla karesa formo de "Robert". Paralele, "Robĉjo" estas karesa formo de "Roberto".
(eo) Nova radiko "spekt/" neniel utilas apud la jama, samsignifa radiko "rigard/".
Oni devus korekti la frazon 564680-an, post kio tiu iĝus egala al la frazo 700059-a, kiun mi tiam malaperigus.
-> fs:
En Turkio certaj kurdaj nomoj estas malpermesataj ĉar kelkaj iliaj literoj "ne ekzistas en la turka". Ĉu vi eble loĝas en turkieca Esperantujo?
Plej multaj revuoj en esperanto akceptas ĉiujn latinajn literojn, eĉ kun kromsignoj.
Alia eblo: reskribu "Bobby" kiel "Bobbi".
Mi vere ŝatus uzi esperanton kiel pontlingvo: traduki el esperanto, sed tamen obteni sufiĉe bonan tradukon de la (alilingva) originalo.
(eo) Al "martinod" : Mi nenion malpermesas sur tiu kampo, char nomojn oni rajtas ne traduki. En Zamenhofaj tekstoj oni trovas tre multajn Esperantigitajn nomojn, sed ankau multajn ne-Esperantigitajn, ankau tiajn, kiuj en Esperanto ne estus eblaj, kiel, ekzemple, "Marta" (dum en Esperanto nur "o" povas esti finajho de nomo) au "Clemency" (kun ipsilono, litero en Esperanto ne ekzistanta, kiel en "Bobby"). Mi nur diras, ke tiuj formoj ne estas Esperantaj.
Sed mi cetere opinias, ke, almenaŭ por tiuj nomoj, kiuj havas jam konatan formon en tiu lingvo, kiun oni estas uzanta, estas pli bone uzi tiun formon, ne tiun de tiu lingvo, el kiu oni tradukas, nek de iu ajn alia lingvo.
(Eble vi intencis skribi, ne : "traduki el Esperanto", sed : "traduki al Esperanto". Ĉi tiel estus malpli mirige.)
Al fs: spekti=rigardi kaj aŭskulti. Vidu la aliajn kunmetitajn vortojn el tiu radiko.
http://www.reta-vortaro.de/revo/
Traduki el esperanto =
- aŭ repreni la nomon Robĉjo (kvazaŭ ĝi estus la vera nomo de la persono en la originala lingvo),
- aŭ kompreni ke en esperanto "Robĉjo" estas transformiĝo de iu nomo kiu komenciĝas per "Rob", ekzemple "Robinsono", kaj transformi tiun Robinsono laŭ la reguloj de sia lingvo, ekzemple al "Robinsonneke".
(eo) Al "martinod" : Senŝanĝe "repreni la nomon" kun ties formo en tiu lingvo, el kiu oni tradukas, tio estas NE traduki tiun nomon.
Via dua alineaĵo tuŝas malfacilaĵon speciale ofte renkontatan en okazo de ĉena retradukado, kiel ĉe "Tatoeba", por kiu oni ne difinis, kiu estu la originala lingvo de ĉiu frazo (pli ĝuste : de ĉiu frazoĉeno) respektive. Retradukante iun el kelkaj eblaj tradukaĵoj de iu frazo, oni eble ne retrafos la signifon de tiu komenca frazo. Pro la respektivaj oftecoj, "Robĉjo" pli supozeble estos Roberto, ol Robinsono, sed ambau tiuj estas eblaj. Simile, "Esperanta "vi" povas esti tradukaĵo de franca "tu" aŭ "vous", de hispana "tú", "vosotros", "vos", "usted" aŭ "ustedes", aŭ franca "fille" de Esperanta "filino", "knabino" kaj multaj pliaj. Ofte, precipe ĉe izolitaj frazoj, la kunteksto ne sufiĉos por elekto inter tiuj. Per tio la ĉenoj ne-eviteble disbranĉiĝos.
eo) Al "Dejo" : Kulpas ne vi, kaj eble ne tiuj, kies frazojn oni citas en la vortaro, sed certe tiuj vortaristoj, kiuj tiujn citaĵojn kaj difinojn registris, aŭ registris sen la necesaj atentigoj.
Verbo "spekti" estas en Esperanto egale neutila kaj barbareca, kiel estus "spectieren" en la germana, "specter" en la franca, "spectar" en la hispana kaj(mi supozas) "spect" en la angla.
Al "fs" (kaj jen mia lasta rimarko pri tiu afero):
Mi konas du fratojn: unu nomiĝas "Johan", la alia "Ivan". Ĉu mi traduku iliajn nomojn kiel "Johano" kaj "Johano"?
(eo) Lasta respondo ĉi tie al "martinod" pri la sama temo : "Ivan" kaj "Johan" estas du formoj de unu sama nomo, en du malsamaj lingvoj. Al ia tria lingvo oni normale tradukos ilin same. Kiam oni devos en iu sama kunteksto aŭ en iu sama rondeto de amikoj aŭ parencoj paroli pri du homoj samnomaj, oni tiujn devos iel distingi, eble per uzo de malsamaj lingvoj por ilin respektive nomi, eble per uzo de sufiksoj ("ĉj/", por inoj "nj/", "et/"...), eble per aldono de ia precizigo ("la pli juna", "la blondhara", "edzo de Jakobino"...), kaj tiel plu. Speciale, se gepatroj elektis malsamlingvajn formojn de unu sama nomo por du el siaj filoj, oni eble devos la fremdan formon ne traduki. Sed tiuj estos decidoj pri iuj apartaj homoj pro iuj specialaj cirkonstancoj.
Tradukante izolitajn frazojn senkuntekstajn, ni lernemulojn erarigus, se ni kredigus, ke "Ivan" estas la nederlanda aŭ la franca formo normale respondanta al "Johano",aŭ ke "Bobby" estas germana nomo, aŭ ke ties transskribaĵo per literoj cirilaj estas nomo rusa aŭ ukraina.
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #33268
added by Dejo, October 14, 2010
linked by Dejo, October 14, 2010
linked by autuno, October 14, 2010
linked by ae5s, October 14, 2010
linked by fs, January 5, 2011
linked by Pfirsichbaeumchen, June 15, 2012
linked by martinod, May 22, 2013