habe gerade eben auf sacredceltics Bemerkung hin "die" zum deutschen Satz hinzugefügt, hier muss also ein "la" dazu... sorry und danke :)
kd ^^
und gleich nochmal geändert :(... weil das "entwickeln" mit dem "die" nicht mehr so passt, meine ansicht nach... ich hoffe, das war's :)
Habe 'el' hinzugefügt. xD
Dann habe ich damit wieder ein Präfix gelernt :) - sollte die endlich mal systematisch lernen^^...
Via frazo devas teksti:
"Elkonstruendas la daŭripovaj energifontoj."
La subjekto de "elkonstruendas" povas esti nur "energifontoj", ne "Ni".
"daŭripova" pli bone ol "daŭripoveca" (La pli simpla pli bonas).
"elkonstruendas" pli bone ol "elkonstruendos", ĉar la neceso jam nun ekzistas.
Mi tradukis la saman frazon, ne rimarkinte vian tradukon, kiu entenas bonajn solvojn.
dankon
Kiu ajn(-lingva) ĝi estas, la origina frazo ŝajnas al mi bedaŭrinde erara. La energifontojn ni ne povas pligrandigi, nur ilian eluzon, utiligon.
Fakte vi pravas. Ni (momente) ne kapablus pligrandigi la sunon, ekzemple.
Fizike la suno estas la energifonto de la sunradio-centralo. Sed je la vidpunkto de la ernergiuzanto la centralo ŝajnas kiel la fonto de la energio eĉ se ĝi ne estas.
Do, eble aldoni -il- sufikson?
Elkonstruendas la daŭripovaj energifont*il*oj.
Fontilo: ĉu tio ne estas ilo por fonti? Ilo kiun uzas la suno por elsendi energion?
Ni nun estas ankoraŭ pli malproksimaj de la celo de al_ex_an_der: vorto kiu signifas "ilo por eltiri la energion el la energifonto".
Energiĉerpilo, eble? Sed mi preferas la jam konatan (eĉ se ne tute ĝustan) vorton "energifonto".
Mi kredas, ke fakte temas pri "la utiligo de neelĉerpeblaj energioj". Je la alia flanko ĉi tie ĉiu tradukanto "sidas en embaraso". Jam ekzistas 8 alilingvaj frazoj. Tiukaze estas kompreneble pli malfacile instigi ŝanĝon de tiuj frazoj, ol se estas 3 aŭ 4. Tamen, se kvalito estas nia celo, kial ne provi? Pragmatika kompromiso por atingi frazon, kiu ne tordas la realon, sed tamen restas sufiĉe proksima al la frazoj en aliaj lingvoj povas esti ekz. "Endas pliampleksigi la utiligon de daŭripovaj energifontoj."
do, bone ^^
Unu afero estas sen dubo: tatoebanoj ne havas "facilan vivon". :)
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #341410
added by kroko, October 15, 2010
linked by kroko, October 15, 2010
edited by kroko, October 15, 2010
edited by kroko, October 15, 2010
edited by kroko, January 19, 2012
linked by kroko, January 19, 2012
edited by kroko, January 19, 2012
edited by kroko, January 19, 2012
linked by kroko, October 4, 2015