Aerpolucio → Aerpoluado
«polucio» estas tute alia afero :-)
Mi scias kion vi celas, sed kontrolu denove: "polucio" havas du signifojn.
> Mi scias kion vi celas, sed kontrolu denove:
> "polucio" havas du signifojn.
Jes vi pravas. Mi ĵus kontrolis en PIV2005 kaj Revo.
Tion dirite, mi trovas iom nelogika, ke por internacia
lingvo, ekzistas du vortoj (poluado kaj polucio)
por la sama ideo, kaj unu el ili havas tutan alian
sencon. Estas nur tiel pro influo de naciaj lingvoj.
Influo de nacia lingvo bedaŭrinde tro oftas en Esperanto.
Ĉiukaze, la frazo estas ĝusta do vi povas konservi
ĝin, se tion vi preferas.
Mi pensas, ke la plej bona solvo estas konservi ĉi tiun frazon kaj ankaŭ aldoni varianton kun la vorto "poluado" por montri la diversajn eblecojn.
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #399726
added by jxan, October 16, 2010
linked by jxan, October 16, 2010
linked by esperanto, December 29, 2010