Mi longe dubis, ĉu tia frazo estas erara, aŭ ne. De la aŭtoro de PMEG mi ricevis la jenan respondon:
Oni celas difinitan personon, sed uzas nur "patro" sen "la". Tio estas esence erara. Aldonu "la", kaj ĉio jam estas ege pli bona. Tamen eĉ kun "la patro" estas ankoraŭ ne tute evidente, ke temas ĝuste pri via patro, nur pri konata patro. Ĉar ne ekzistas kunteksto ĉi tie „mia patro” sendube estas pli klara.
"Kie estas patro?" nur malmultege diferencas de "Kie estas paĉjo?" - tiu traduko restis sen komento.
Eksterfamiliano devus demandi "Kie estas via patro?"/"Kie estas la patro?" Nur familiano rajtas demandi "Kie estas patro?" Do la kunteksto estas klara. En tiu situacio "patro" rolas kiel "paĉjo" kvazaŭ propra nomo. Interese cetere estas, ke en la angla kazo oni skribis "father" majuskle. Mian fraton mi ne demandus "Kie estas mia patro?", mia patrino certe ne demandus min "Kie estas via patro?". Kompreneble mia patro estas la edzo de mia patrino kaj ŝi certe ne demandus min "Kie estas la edzo/mia edzo?" La tuta familio nomas sian patron patro aŭ paĉjo.
Jam en entrepreno estas alia kazo. La dungitoj demandu "Kie estas la/nia ĉefo?", eksterulo demandu "Kie estas via ĉefo?" kaj jam ne "Kie estas la ĉefo?"
Zamenhof restis proksima al nacilingvaj modeloj, li eĉ uzis "okulvitroj" laŭ la angla kaj franca malgraŭ la neregula pluralo "paroj da okulvitroj". Do li certe estus sekvinta la nacilingvajn modelojn "Wo ist Vater?", "Where is Father?" kaj "Où est père?".
>> "Kie estas paĉjo?" - tiu traduko restis sen komento.
Wennergren diras, ke la vorton „paĉjo” oni sentas kiel propran nomon. Ekzistas nur unu difinita paĉjo. Sed via frazo signifas „Wo ist ein Vater?”.
En familia komunumo estas aparta lingvo. La frazoj "Wo ist Kind?" aŭ "Wo ist Tochter?" ne eblus. Tiu kombino sen artikolo eblas nur per patro kaj patrino. La problemo estas, ke en Esperanto ne ekzistas nedifina artikolo. En tiu familia kunteksto patro kaj patrino estas samrangaj kiel paĉjo kaj panjo. En la germana estas samrangaj Papa, Mama, Vati, Mutti, Vater kaj Mutter.
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #458629
added by esocom, October 31, 2010
linked by esocom, October 31, 2010
linked by nimfeo, April 17, 2015
linked by mraz, January 4, 2017
linked by Aleksandro40, April 30, 2023