Mi proponas: "Ŝi ruĝiĝis pro honto."
Kial?
Ĉar la honto estas la kaŭzo de la ruĝiĝo.
Skribante "per" vi konsideras la honton kiel ilon. Oni povus elpensi tian frazon, ekzemple: Ŝi ruĝiĝis _per_ farbo sur siaj vangoj.
Mi dankas vin _per_ letero _pro_ via afabla invito paroli _pri_ nia lingvo _por_ klarigi ....
Mi jam delonge volas redakti simplajn ekzemplajn frazojn por faciligi al komencantoj la komprenon de la iom similaspektaj prepozicioj per, pro, pri, por. Ĝis nun neniu pretis helpi min :(
Tre domaĝe ke neniu volas helpi al vi redakti al ekzemplaron. Evidentas, ke mi estas la unua kiu devus legi ĝin...
Mi tradukis la frazon el la germana, kaj en tiu ĉi frazo "per" ŝajnis la plej taŭga prepozicio al mi, ĉar honto ja estas la ĉefa homa reagemo, laŭ kiu ŝi ruĝiĝis. "Pro" en tiu kunteksto ŝajnas al mi, ke ŝi ruĝiĝis "por esti en la stato de honto", sed verŝajne mi denove eraris pri ĉi ĉio.
Do koran dankon por la atentigo. Intertempe mi ŝanĝos la prepozicion al "je" kaj adoptebligos la frazon.
Mi adoptis kaj sekvis la proponon kun 'pro'.
Ĉi tie laŭ mi taŭgas tri prepozicioj: pro, je, de.
@ virgil
Fakte Tatoeba iĝos tia ekzemplar-eg-o, se la Esperantistaro same serioze plu laboras, kiel ĝi ĝi nun faras. :)
GrizaLeono
Kiamaniere eblas helpi vin pri tia redaktado de simplaj ekzemplaj frazoj?
Kiam mi volontule instruis Esperanton, mi spertis, ke lernantoj ofte havas problemojn pri ĝenerala gramatika analizo. Vortoj, kiaj adjektivo, substantivo, rekta objekto, predikato, ..., fortimigis ilin.
Kiam ni lernis la klasikajn latinan kaj grekan lingvojn, ĉiu aparta gramatika regulo en la manlibro estis konkretigita per mallonga frazo. Kiam ni analizis tekston, ni respondis la demandojn de la instruisto per tia frazeto. Tiele ni ne devis ĉiam denove reciti la multe pli longan tekston de la gramatika regulo (ni ja devis koni ĝin).
Kompreneble mi nun, post sesdek jaroj, ne plu memoras ĉiujn tiujn regulojn. Se mi bone memoras, unu el ili "Magna insula" estis la regulo, kiu koncize diras, ke adjektivo havu la saman kazon kaj nombron, kiun havas la responda substantivo.
Mi opinias, ke estus facile, se ĉiu Esperantisto tutmonde uzus la saman frazeton por esprimi iun "regulon". Ekzemple, pri eblaj frazostrukturoj: "Mi vidis, ke la flago flirtAs" "Mi vidis la flirtantan flagon" "Mi vidis la flagon, kiu flirtas/-is..." "Mi vidis la flagon flirti" "La flago estas vidata de mi", ĝis iom pli malsimplaj frazoj, kiaj: "Li farbas la blankan paperon bruna", "Li iras transla straton", "Lin promenas trans la strato", ekzemploj pri "sia", pri la kazo post "kiel", ktp.
Verŝajne preferindas elekti frazojn el la fundamenta ekzercaro aŭ el iu alia fundamenta teksto.
Eble io tia jam ekzistas. Mi ankoraŭ ne vidis ĝin.
Eble la Akademio devus fari ion tian. Mi mem tute ne estas lingvisto.
Ĉu iu el la tatoeba-anoj eble jam vidis ion tian?
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #311960
added by virgil, November 8, 2010
linked by virgil, November 8, 2010
linked by virgil, December 6, 2010
edited by virgil, December 16, 2010
edited by Gyuri, December 16, 2010
linked by danepo, December 16, 2010
linked by Gyuri, December 16, 2010
linked by martinod, April 8, 2011
linked by martinod, April 8, 2011
linked by marcelostockle, March 28, 2013
linked by marcelostockle, March 28, 2013