aŭ sin, ĉar la "si" pronomo indikas la subjekton:"ni"
sen spaco antaŭ la demandosigno
(en Esperanto ni ne bezonas la spacojn antaŭ la interpunkcio, kiel en la franca)
Jes vi pravas, kutime oni faras tion kaj eĉ oni diras, ke tio estas gramatika regulo. Sed Fundamente: mi sin lavas... ne estas eraro, nur ne kutima formo . Do mi skribos alimaniere.
Mi partoprenis al diskuto tiuteme, kaj oni malkovris, ke en la Fundamento estas (fakte iufoje iom pli malgranda) interspaco.
Sed en la hodiaŭa Esperanto tio ne estas bezonata, kaj oni ne uzas tion. Kutime, tiuj kiuj metas interspacon estas francoj.
Ni ne estu harfendemuloj!(iu proponis uzi duonon da spacunuo...)
Ni ne bezonas tiun ĉi interspacon en Esperantujo, kaj oni ne uzas tion. Speciale por vi mi nun prenis el la bretaro la Novan PIV kaj kontrolis la kapvorton "vok/i". Rigardu tie, ĝi estas plena je vokfrazoj, kun voksignoj - neniu kun interspaco. Same pri la demandosignoj. Mi jam konstatis ke francoj lasas tiun ĉi interspacon (ĉar ili alkutimiĝis de sia propra lingvo). Sed ĉar tiu ĉi estas tutmonda retejo, mi kredas ke pli bone ni ne skribu laŭ niaj propraj, gepatraj lingvoj, sed laŭ la kutimo en Esperantujo.
Rigardu ankaŭ ĉiujn ki-vortojn, kaj en NPIV kaj en la reto, kaj vi povos vidi la staton de interspaco antaŭ demandosigno en E-o.
Jen, dirinte ĉion, mi ĉesas esti harfendema... ;-)
Serĉu rete simple "kial vi", kaj vi vidos ke oni ne trovas interspacon antaŭ la demandosigno.
Saluton! Salut!
Bonvolu forigi la spaceton antau la demandosigno.
renkontiĝi ? -> renkontiĝi?
Dankon
Jes, ĝuste tiom mi petis fari antaŭ dek jaroj, en kelkaj sinsekvaj komentoj. Mi aliĝas al via peto (unu plian fojon).
Ja estas franca punktuacio, ne Esperanta.
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #515669
added by pjer, November 15, 2010
linked by pjer, November 15, 2010
edited by pjer, November 15, 2010
edited by pjer, November 15, 2010
edited by pjer, November 15, 2010
linked by danepo, November 15, 2010
edited by PaulP, October 9, 2020
linked by glavsaltulo, February 6, 2021