Eliri la domon - eliri el la domo... (Iri estas principe netransitiva verbo.)
Via traduko "eliri el la domo" esas tute ĝusta, sed ekzistas alia regulo en Esperanto kiu permesas la akuzativon kiam oni preterlasas prepozicion. La duobla uzado de "el" ŝajnas al mi iomete pleonasma, tial mi preferas la akuzativon. Ekzemplo en literaturo troviĝas ĉe Doroteo kaj la sorĉisto en Oz.
"Kelkaj el la Mangabuoj vidis ilin tuj kiam ili eliris la Domon de la Magiisto;"
Sed mi volonte aldonos vian tradukon kiel alternativon.
Dankon.
Laŭ mia opinio, pro tio, ke unu el la funkcioj de la akuzativo
estas la alloko, oni ne devas uzi ĝin por anstataŭi prepozicion montranta delokon.
@Leono, vi havas bonan argumenton.
Mi ŝanĝis la frazon post trovi alian klarigon en PMEG:
Rolvortetoj, kiuj mem montras direkton «
Kelkaj rolvortetoj per si mem montras direkton: al, ĝis, el kaj de. Tiuj rolvortetoj neniam montras pozicion. Post ili oni ne uzu N-finaĵon: al la urbo, ĝis la fino, el la lernejo, de la komenco, disde la patrino, ekde Februaro, de post la somero, for de Tokio (ne *al min*, kio signifus *al al mi*).
Dankon ĉiuj.
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #290587
added by Dejo, November 16, 2010
linked by Dejo, November 16, 2010
linked by danepo, November 16, 2010
linked by Muelisto, November 16, 2010
linked by Dejo, November 16, 2010
linked by Leono, November 16, 2010
edited by Dejo, November 17, 2010