En > Post
No @change necessary. "en" is correct according to our most authoritative Esperanto grammar:
En ofte montras tempon necesan por kompletigi ian agon:
Vi forgesos nin en ses monatoj!BV.22 Plej malfrue post ses monatoj la forgeso estos kompleta.
Jes, vi pravas, "en" povas signifi "dum la tempo de", sed tiel ĝi ne plu kongruus kun la angla origina frazo. Ĉar ĉi tiu frazo estas ja rekta traduko de la angla, ĝi diru "POST du semajnoj", alikaze la angla frazo enhavus ion kiel "within two weeks".
Mi forgesis diri, "en" povas havi du signifojn, se oni parolas pri "En du semajnoj okazos Kristnasko.":
1) = Dum du semajnoj okazas la festo, ĝi do daŭras 14 tagojn.
2) = Iam inter hodiaŭ kaj la 14-a tago ekde nun okazos ĝi, eble post 5 tagoj aŭ post 13...
Ambaŭ kazoj ne validas ĉi tie. Ĝi vere estu "Post" (kiu ne nur signifas "after", sed ankaŭ "in" montrante "post # tagoj ekde nun").
Kara Vortarulo.
En la angla estas nenia senca diferenco inter "Christmas is just two weeks from now." kaj "Christmas is in only two weeks."
Kaj "within two weeks" havas tute alian signifon. Ĝi povas esti en la pasinteco aŭ la estonteco; "ene de du semajno" signifas en la daŭro de du semajno AU MALPLI.
"post du semajnoj" ne estas erara, kaj vi povas aldoni ĝin kiel alternativa traduko.
Eble estis miskompreno inter ni.
Mi perfekte komprenas la anglan frazon, ĝi signifas ke Kristnasko okazas (ĉirkaŭ) 14 tagojn post la diro, do la frazo estas dirita je la 11-a (aŭ 14-a) de Decembro, ĉu ne?
Tio tamen ne estas la signifo de la esperanta traduko, kiu nur diras, ke Kristnasko okazos inter la tago de la diro kaj la 14-a tago post la diro.
La PMEG klarigas "post" en tiu kazo kiel "kiam [tempo] estos pasintaj" (vidu §12.3.4.9 "Tempo", je paĝo 170 en mia libro).
Ekde paĝo 159 (§12.3.4.6 "Tempo") klaras, ke "en" ne havas tiun signifon sed iomete alian:
"La "interno" de tempoperiodo estas inter la komenco kaj la fino de la periodo." (pri "en"); pli poste: "Tempa 'en' similas al 'dum'"... sekvos iom da klarigo pri la preciza signifo de "en" en tempofrazoj.
Tie klariĝas, ke "en" ne eblas por la traduko de la angla frazo. Bonvolu do ŝanĝi vian frazon.
Ankaŭ por klarigi: "Post 2 semajnoj" en la germana havus du tradukeblecojn: "Nach 2 Wochen" kaj "In 2 Wochen".
"En 2 semajnoj" nur tradukeblas germanen per "Binnen 2 Wochen".
Uzi "en" anstataŭ "post" estas ofta eraro de germanoj kaj angloparolantoj. Sed tio ne ĝustigas la uzon en Esperanto.
Memkorekto: "je la 11-a (aŭ 10-a) de Decembro"
Dankon Vortarulo. Vi konvinkis min.
Tamen ne estas nur germanoj kaj angloparolantoj kiuj emas uzi "en" en tiu kazo. En la franca oni diras "dans deux semaines" kaj en la hispana "en dos semanas". Eĉ en Radio Ĉina Internacia mi vidis la ĉeftitolon: "Suferintoj vivos normalan vivon en tri monatoj"
Jes prave, ankaŭ mi hazarde vidis iun similan francan frazon hodiaŭ, ankaŭ kun "dans" je l' komenco. Mi ne sciis ĝin antaŭe. Eble estas tipika eŭroplingva fenomeno uzi "en/in/i/dans" por la estonteco.
En la artikolo de Ĉina Radio Internacia, oni povus ankaŭ kompreni la "en" kiel "dum" (do, "binnen") tie. Sed ja povas ankaŭ esti eraro. Ne povas esti ĉina influo, tamen, ĉar oni tie dirus 以后 ("post"/"malantaŭ") kaj ne "在" ("en"/"ĉe").
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #387469
added by Dejo, November 17, 2010
linked by Dejo, November 17, 2010
linked by danepo, December 24, 2010
linked by danepo, December 24, 2010
edited by Dejo, October 18, 2011
linked by marcelostockle, June 14, 2012
linked by ondo, February 13, 2024
linked by ondo, February 13, 2024