Porque lleva una coma y el resto de traduciones no?
Interesa demando.
Mi ne povas klarigi al vi kial, sed mi sentas, ke la komo ĉi tie, en Esperanto, estas ĝusta.
Mi ŝatus aŭdi ankaŭ opiniojn de aliaj pri tiu ĉi frazo.
Dankon, walle, pro via demando!
Piensas que es correcto pero no sabes explicar porqué, no?
Nedankinde :)
Sí, ¡correcto!
;-)
:)
Segun tenia entendido, el Esperanto tenia una reglas fijas y una vez aprendido el manual ya se sabia utilizar totalmente.
Pero parece que no es del todo asi. Hay cosas que se deben aprender durante conversaciónes,no?
En un lenguaje natural es normal que el idioma se desvie de unas normas y ciertas cosas se deban aprender en la calle y no vienen en un libro.
Otro ejemplo de frase dificil en Esperanto.
http://tatoeba.org/spa/sentences/show/1482604
Vi pravas, ankaŭ pri Esperanto oni, de tempo al tempo, devas diskuti... :)
Mia frazo eble povas ankaŭ esti skribita:
Estu atenta survoje reen hejmen.
Sed mi kredas, ke ankaŭ kun la komo ĝi estas en ordo.
Dankon pri ¿respondo? :P
Tengo que repasar un poco el comentario, pero creo que lo entiendo todo.
:)
Nedankinde.
Mi skribis mian respondon en facila Esperanto ;-)
:)
Strangaĵoj kaj malfacilaĵoj aperas, rilate tradukadon de frazoj inter ajna lingvoparo, ĉar oni provas pensi en du lingvoj samtempe, kaj harmoniigi esprimmanierojn, kiuj fakte ne harmonias inter la du lingvoj. Mi dirus ke tiu frazo, "Estu atenta survoje reen, hejmen." neniam aperus en normala konversacio, kaj ekaperis ĉi tie, pro la deziro kapti ĉiujn nuancojn de la alilingva frazo, kiu estas iom idiotisma.
Estas valoro en pli-malpli laŭvortaj tradukoj, same kiel estas valoro en pli figuraj tradukoj kaj pri tradukoj, kiuj limiĝas al formoj, kiuj vere kaj vaste uziĝas en la cellingvo. Mi aldonos provon cele al tiu lasta aliro: "Atentu dum vi hejmeniros."
Ni povas vidi ke kelkaj el al aliaj tradukantoj taksis tiun "reen" pleonasma, same kiel mia ĵusa propono. Aliaj eble opinias ke sen ĝi, ni perdas gravan nuancon. Sed eĉ se mi proponus etan ŝanĝon al mia antaŭa propono, "Atentu dum vi reen hejmeniros.", mi jam perdas la naturecon de la frazo en Esperanto. Pli elegante, mi povus diri, "Atentu dum vi rehejmeniros." Bela frazo, laŭ mi, sed refoje ne io, kion oni fakte aŭdus en normala konversacio inter spertaj Esperantistoj.
Ĝuste pro tio, mi ŝatas Tatoeban, ĉar ĝi permesas alternativajn tradukojn.
Pri komo post reen: "reen" kaj "hejmen" estas du adverboj kiuj montras movon. La frazo jam estas kompleta post "reen", kaj "hejmen" reprezentas nur aldonan informon. Mi opinias, ke la komo ĉi tie havas la saman funkcion kiel komoj kiuj separas liston da adjektivoj en aliaj frazoj. Sed Zamenhof ne faris regulojn pri interpunkcio. Do, ne lasu vin mistifiki per komospertuloj. (Mi ne celas vin Eldad) :)
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #579194
added by Eldad, December 3, 2010
linked by Eldad, December 3, 2010
linked by Esperantist, December 25, 2010
linked by martinod, January 6, 2011
linked by sacredceltic, June 16, 2011
linked by wallebot, April 6, 2012
linked by marcelostockle, April 6, 2012
linked by al_ex_an_der, January 29, 2013
linked by al_ex_an_der, January 29, 2013