saneco -> sano
Laŭ mia kompreno "saneco" pli taŭgas. Dum "sano" signifas la staton de esti sana (do, la pozitiva eco), "saneco" signifas la econ de la tuta skalo inter malsana kaj sana.
Se mi do zorgas pri ies korpa stato, mi ne zorgas pri ties sano (kvankam eble ankaŭ tio), sed pri la ĝenerala stato, kiu do estas ties saneco.
Alivorte: Kiu havas sanon, tiu estas sana. Kiu havas sanecon (t.e. ĉiu), povas esti aŭ tre malsana, aŭ tre sana, aŭ io inter tiuj du ekstremoj. Tial oni deziras "Je via sano!"
Almenaŭ tiel mi komprenas la signifon de la uzo kaj neuzo de -ec-.
Tamen, ŝajne eĉ Zamenhof uzis ilin interŝanĝe, vd. ekz. la vortojn "alto" kaj "alteco" en la PIV.
PIV eĉ ne mencias la vorton "saneco".
Do?
Mi devas korekti min. Vi pravas (parte). Mi ĝuste memoras, ke malsamas la signifoj de "sano" kaj "saneco", sed mi intermiksis ilin ŝajne. Laŭ la PMEG "sano" do estas la neŭtrala skalo inter malsanega kaj sanega, dum "saneco" estas vere la eco esti sana. Mi konfesas, ke tiel ja ankaŭ estas pli senchava.
Mi do korektas mian frazon kaj dankas pro la averto.
Jen cetere la koncerna ĉapitro en la PMEG:
http://bertilow.com/pmeg/vortfa.../ec.html#i-lt5
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #260589
added by Vortarulo, December 11, 2010
linked by Vortarulo, December 11, 2010
linked by PaulP, June 24, 2015
linked by PaulP, June 24, 2015
linked by PaulP, June 24, 2015
edited by Vortarulo, June 25, 2015