ŝtelinga - ŝtelinta
This phrase sounds very weird to me. I've added my alternative elsewhere.
Dankon, kara Muelisto.
@ salikh
Ĉu vi parolas pri la Esperanta frazo? Laŭ mi ĝi respondas al la modelo "Mi vidis la flagon flirti", kun tiu diferenco, ke flirti estas netransitiva verbo, dum ŝteli estas transitiva verbo.
Aŭ eble vi parolas pri la angla frazo, sed tiam vi komentu en paĝo, kie la angla estas la ĉefa frazo (do kie ĝi troviĝas supre kaj en pli grandaj literoj).
Jes, mi parolas pri Esperanta frazo.
Mi konsentas, ke gramatiki tiu konstruo eblas, sed por mi estas vere strange kaj nekutime vidi uzadon de -i formo por ago, kiu ja havas bone difinitan tempon. Pro tio pli natura varianto por mi estus
"La knabo neis, ke li ŝtelis la biciklon" -- kaj tiun frazon mi aldonis kiel traduko al la angla frazo.
Alia eblo laŭ mia lingvosento estas "La knabo neis ŝteladon de biciklo", sed evidente tio havas iom alian sencon.
Via nuna frazo "neis esti ŝtelinta" pensigas min pri hipoteza dialogo:
Policisto al knabo:
- Estu ŝtelinta la biciklon! = Faru ke vi antaŭe ŝtelis la biciklon! (ne demandu ĉu kaj kiel tio eblas fizike, mi ne komprenas)
Knabo responde:
- Mi rifuzas!
Fakte, mi tradukis la francan frazon, kiu laŭvorte diras la samon.
Antaŭ kelkaj jaroj mi ekskribis komputilan programon por analizi Esperantajn frazojn celante "komprenigi" la komputilon, kion iu skribis. Poste mi trovis "Esperantilo"n, libera programaro elŝutebla ĉe http://www.esperantilo.org/
Tiu programo ankoraŭ ne estas perfekta, sed ĝi estas multcele utila. Ĝi ne sukcesas bone analizi iujn frazostrukturojn. Tial mi pripensis, kiuj strukturoj estas taŭgaj en Esperanto. Mi diskutas la aferon kun akademiano.
Kompreneble "La knabo neis, ke li ŝtelis la biciklon" estas tute kutima strukturo.
"La knabo neis ŝteladon de biciklo" povus esti la rezulto de jena dialogo:
Policisto: "Ĉu iu ŝtelis vian biciklon?"
Knabo: "Jen mia biciklo. Neniu ŝtelis ĝin"
LAŭ mia kompreno (de la fakte mankanta kunteksto), la frazo estas la reago al demando aŭ eĉ akuzo de policisto: "Ĉu vi ŝtelis la biciklon, kiun vi nun uzas?"
Knabo: "Ne sinjoro, mi ne ŝtelis ĝin. Ĝi estas mia propra biciklo"
Mi ne komprenas, kial laŭ via supozo la policisto uzus la imperativon. Laŭ PIV2005 kaj laŭ http://www.reta-vortaro.de/revo/ simple signifas "diri NE". Ĉu laŭ vi ĝi sigifas "rifuzi"?
Jen la difino laŭ ReVo:
(tr)
1. Diri ne, respondi ne.
2. =negi nei sian kulpon, ŝuldon; nei la ekziston de Dio; nei la eblecon de ekzistado de arta lingvo Z; li neas, ke li ĉeestis; ne neas li, ke li estas freneza Z; neado ne estas pravigo; fornei sian dion Z.
Estas interese ekscii, kiuj frazostrukturoj povas esti komprenataj de alilingvanoj. La angla kaj la portugala uzas la saman formon laŭ mia kompreno. Ankaŭ en la nederlanda (mia lingvo) ni dirus same: "De jongen ontkent de fiets gestolen te hebben".
Alia analizilo, kiu funkcias sen elŝutado, troviĝas ĉe
www012.upp.so-net.ne.jp/klivo/gramatikilo
Mi enmetis la diskutatan frazon. Ĝi ne sukcesas analizi ĝin.
Eble pro tio, ke la frazo ne taŭgas, eble pro la neperfekteco de tiu programo.
Mi diskutos la validecon de tiu frazo kun mia korespondanta akademiano.
Mi ratifas la informon de GrizaLeono rilate la portugalan. En la traduko, kiun mi faris, mi uzis saman strukturon. La portugala, kiel esperanto, uzas saman strukturon ankaŭ kun aliaj verboj: pensi, diri, memori, kredi, ŝati, k.a.
La knabo memoris esti ŝtelinta la biciklon.
La knabo pensis esti ŝtelinta la biciklon.
"...kaj pensis esti verŝinta..." Pro Iŝtar, H.A. Luyken, 1924
"...ke ŝi estas viktimo de la sorto, aŭ pli ĝuste, viktimo de la okultaj povoj, kiujn ŝi uzadis — aŭ kredis esti uzinta." Same.
"kion pri kiam oni kredas esti malprave aginta?" La Respubliko
Mi bone komprenas tian strukturon. Mi nur ne povas distingi, ĉu mi ŝuldas tion al mia denaska lingvo.
GrizaLeono, Gyuri, dankon por viaj respondoj.
Mi tute konsentas kun viaj komentoj pri gramatika ebleco, senco de vorto "nei", eblaj uzoj de "ŝtelado" ktp.
Mia intenco estas rimarki, ke uzo de -i formo de verbo por ago, kiu supoze estas jam farita estas tro nenatura por mi, ruslingvano. Do por mi, uzo de -i formo implikas hipotezan, ankoraŭ ne faritan agon. Kaj kontraŭe, "nei" implikas ion jam ekzistantan. Do laŭ mia lingvosento "neis esti" jam estas strangaĵo, kiun mi neniam diros mem.
(Pro tio mi donis ekzemplon kun "rifuzi", kiu bone kongruas kun hipoteza ne jam farita ago).
Ĉar tiu sama frazo ŝajnas tute bona por portugallingvano kaj flandra- kaj nederlandlingvano, mi pensas, ke temas pri la lingvouzo, specifa al aparta grupo de lingvoj. Certe ĝi havas sian propran rajton ekzisti, ekzemple por transdoni la nuancoj de senco dum tradukado el tiuj lingvoj. Tamen tiu frazo povas esti iom malfacile komprenebla al aliaj esperantistoj, kiel mi.
Kara Salikh,
jen la respondo de la (germanlingva) akademiano, al kiu mi petis reagon pri tiu frazo: "Laŭ mi via traduko estas tute bona."
Estus interese scii pri la kompreno de aliaj slavlingvanoj.
Amike salutas Leo
@ salikh
Mi ĵus pensis, ke eblas forlasi "esti" jene:
"La knabo neis ŝtelinti la biciklon."
Ĉu ĝi donas al vi la saman strangan impreson? (Ĝi ja ŝajnas stranga por aliaj personoj)
Amike salutas Leo
@GrizaLeono,
La konstruo "-inti" por mi estas tre nekutima, eble eĉ pli nekutima ol "esti ŝtelinta".
La frazo kun "ŝtelinta", nature sonanta por mi, estus
"La knabo neis, ke li estas ŝtelinta la biciklon".
Kara, ne hezitu mem aldoni la frazon "La knabo neis, ke li estas ŝtelinta la biciklon". Ĝi verŝajne estas la plej kutima. Mi nur tradukis laŭ la franca versio.
Estas tute laŭ la reguloj de Tatoeba aldoni plurajn versiojn en sama lingvo.
Kara, ne hezitu mem aldoni la frazon "La knabo neis, ke li estas ŝtelinta la biciklon". Ĝi verŝajne estas la plej kutima. Mi nur tradukis laŭ la franca versio.
Estas tute laŭ la reguloj de Tatoeba aldoni plurajn versiojn en sama lingvo.
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #333995
added by GrizaLeono, December 15, 2010
linked by GrizaLeono, December 15, 2010
linked by Muelisto, December 15, 2010
linked by Gyuri, December 15, 2010
edited by GrizaLeono, December 15, 2010
linked by salikh, December 20, 2010
linked by martinod, April 8, 2011
linked by martinod, April 8, 2011
linked by martinod, April 8, 2011
linked by martinod, April 8, 2011
linked by sacredceltic, February 29, 2012