Certe ne "por". La infinitiva verbo "pensi" estas rekta objekto de "ni ĉesu". Rekta objekto ne havu propozicion.
Plua analizo de tiu frazo: la subfrazo "kiom ni dependas de atomenergio" estas la rekta objekto ("objekta frazo") de "pensi".
Vi estas anglalingva, ĉu ne? En la angla oni difinas la infinitivon kiel "to think", sed tiu "to" ne estas transprenata en aliaj lingvo (almenaŭ ne en la lingvoj, kiujn mi scipovas).
Ekzemple: "I like to read books" = "Mi ŝatas legi librojn", certe NE "mi ŝatas POR legi librojn"!
Ĉu en via kapo la angla frazo estus ekvivalenta kun: "Ni ĉesu [plu konstrui atomcentralojn]. Ni pripensu, kiom ni jam dependas de atomenergio."?
Tio eblas, kvankam laŭ mia (ne granda) scipovo de la angla lingvo, ĝi ne havas tiun sencon. En tiu kazo la franca frazo ne estus ĝusta, kaj kompreneble ankaŭ la Esperanta frazo ne estus ĝusta, ĉar mi tradukis el la franca.
La nerektaj tradukoj ŝajnas ne bone respondi al la franca. Laŭ mia (tute ne granda) scipovo de la rusa, la rusa frazo diras: "Ni haltu/ĉesu KAJ/POR pripensi, kiom ..."
Tiu traduko ŝajnas pravigi vin!
Mi sendos rimarkon al la franciginto.
Intertempe mi jam ŝanĝas mian tradukaĵon.
Dankon pro via rimarkigo!
(En la komento, kiun vi poste viŝis):
> Mi ne estis certa, se oni faras tion en Esperanto.
se --> ĉu (ofta eraro! En diversaj lingvoj kaj "ĉu" kaj "se" estas sama vorto)
Ĉu la frazo:
"Ni ĉesu pripensi, kiom ni dependas de atomenergio."
ne estus bona? En la angla frazo mi nenie vidas la vorton "kaj"...
La angla frazo ŝajnas la plej malnova (ĝia numero estas 23518).
La originala frazo (ne rekte ligita) ŝajnas esti japana frazo kun numero 186382.
La tradukmaŝino de Google tradukas ĝin jene "Ni dependas de nuklea energio aŭ kiom, lasu min bremsi kaj pensas."
Tie ja aperas "kaj".
Mi supozas, ke temas pri frazo el la libro de Tanaka. Iu asertis, ke la japanaj frazoj ne ĉiam estas ĝuste angligitaj.
Mi verŝajne ne komprenis la sencon de "Ni ĉesu pripensi, kiom ni dependas de atomenergio." ... kvazaŭ iu dirus: "Ni cesu pripensi, kiel danĝera estas la trafiko." ...
Mi verŝajne konjektis la signifon de la originala japana frazo, kiu ne havas posedanto ĉe Tatoeba.
Eble pli sencoplena traduko estus "Ni pripensu nian dependecon de atomenergio, kaj ni faru ion por liberiĝi de ĝi". Eble tiu "bremsu" el la maŝina traduko signifas: "ni bremsu la konsumadon" aŭ "Ni pripensu nian dependecon de atomenergio, kaj ni ĉesigu ĝin."
La plej bona solvo ŝajnas al mi maladopti la frazon, kaj peti japanan samideanon traduki ĝin...
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #399969
added by GrizaLeono, December 30, 2010
linked by GrizaLeono, December 30, 2010
linked by martinod, March 24, 2011
unlinked by martinod, March 24, 2011
edited by GrizaLeono, June 23, 2011
edited by GrizaLeono, June 23, 2011
edited by al_ex_an_der, October 15, 2012
linked by al_ex_an_der, October 15, 2012
unlinked by al_ex_an_der, October 15, 2012