ellitigxi > ellitiĝi
Aldonu punkton.
grava --> grave, ĉar la rekta objekto ne estas substantiva.
... gravA --> gravE
Ne, la adjektivo estas ĝusta, ĉar post "opinii" ĉiam venas, krom substantivo kompreneble, la adjektivo kaj ne la adverbo. Oni ĉi tie ja ne opinias en grava maniere (opinias grave), sed oni opinias, ke io afero estas grava.
Mi ĵus rigardis en la PIV kaj tie nur trovis unu ekzemplon:
"ŝi opiniis nekonvena respondi pri tio" (de Zamenhof mem)
Mi korektos la aliajn erarojn, ĉar la skribinto jam delonge ne reagis.
Bonan semajnfinon, Griza Leono kaj Vortarulo. Mi proponas ŝanĝon de la vortordo: Mi opinias grava frue ellitiĝi.
Same al vi, Alexander. :)
La vortordo ne ŝanĝus la laŭgramatikecon de la frazo. Mi opinias la frazon belforma kaj mi ankaŭ uzus tiun ĉi vortordon. Sed libere aldonu vian proponon, Alexander. Ĝi ankaŭ sonas kutima.
Nu, via ekzemplo konfuzas min. Mi povas klarigi ĝin nur supozante subkomprenitan vorton, ekzemple [afero].
La verbo "opinii" ŝajnas al mi iel simila al "trovi".
En http://tekstaro.com" oni trovas:
"Nek Snitchey nek Craggs trovis utile batali malkaŝe kontraŭ la fluo ..." (do jen adverbo: malkaŝe batali estas gravE)
"ke ni ne trovis oportuna konfidi niajn karajn vivojn al ..."
(jen adjektivo: mi devas supozi "...trovis oportuna [afero] konfidi niajn ...)
"alia trovis pli bone, ke ŝia florejo similas je virineto ..."
(jen adverbo: la rekta objekto estas rektobjekta subfrazo)
Mi do akceptu ambaŭ eblojn, kiujn oni tamen klarigu per alia klarigo...
Eble pli gravas ja la ekzemploj de Zamenhof mem.
La enreta PIV ankaŭ havas ekzemplojn por "trovi" (kiun mi ankaŭ opinias samsignifa en tiu ĉi senco):
http://vortaro.net/#trovi (#7), ŝajnas tie, ke ambaŭ funkcias:
"ĉu vi trovas ĝin konvena, ke juna virino restis la tutan tagon kun kelke da junaj viroj?" (jen adjektivo, kvankam ne sekvas substantivo)
"mi trovas superflue tie ĉi detale paroli pri tio" (jen adverbo, kun sekvanta verbo)
"eble poste trovos mi utile ŝajnigi, ke mi perdis la prudenton" (same: adverbo + verbo)
"la gazetoj ne trovas necesa eniĝi en tio" (sama situacio, sed adjektivo + verbo)
"ni trovis necesa doni la sekvantan klarigon" (adjektivo + verbo ankaŭ ĉi tie)
"mi trovas bona konigi la miraklojn" (adjektivo + verbo)
"kiel vi trovas justa agi kun ni, tiel agu" (adjektivo + verbo)
Verŝajne Zamenhof simple faris ĝin laŭguste kaj ne vere elpensis striktan regulon tie.
La frazo "ĉu vi trovas ĝin konvena, ke juna virino restis la tutan tagon kun kelke da junaj viroj?" laŭ mi havas jenan strukturon:
la substantiveca vorto "ĝin" estas la rekta objekto de "trovas", do la predikativo ("difino de stato") estas adjektivo. La subfrazo "ke juna ..." estas apozicia subfrazo ĉe "ĝin".
Mi antaŭe ne rimarkis, ke oni ŝajne uzas adjektivon kiel difino de stato por verbo...
Mi emas interpreti, ke la frazo "kiel vi trovas justa agi kun ni, tiel agu" enhavas iun subkomprenatan substantiv(ec)an vorton, ekzemple: "kiel vi trovas justa [ago] agi kun ni, tiel agu". Tiam la infinitiva frazo "agi kun ni" estas la rekta objekto de "trovas".
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #423562
added by Ronaldonl, January 15, 2011
linked by Ronaldonl, January 15, 2011
edited by Vortarulo, June 16, 2012
linked by al_ex_an_der, June 16, 2012
linked by al_ex_an_der, June 16, 2012
linked by al_ex_an_der, June 16, 2012
linked by al_ex_an_der, June 16, 2012