menu
Tatoeba
language
Register Log in
language English
menu
Tatoeba

chevron_right Register

chevron_right Log in

Browse

chevron_right Show random sentence

chevron_right Browse by language

chevron_right Browse by list

chevron_right Browse by tag

chevron_right Browse audio

Community

chevron_right Wall

chevron_right List of all members

chevron_right Languages of members

chevron_right Native speakers

search
clear
swap_horiz
search

Sentence #712705

info_outline Metadata
warning
Your sentence was not added because the following already exists.
Sentence #{{vm.sentence.id}} — belongs to {{vm.sentence.user.username}} Sentence #{{vm.sentence.id}}
{{vm.sentence.furigana.info_message}} {{vm.sentence.text}}
star This sentence belongs to a native speaker.
warning This sentence is not reliable.
content_copy Copy sentence info Go to sentence page
subdirectory_arrow_right
warning
{{transcription.info_message}}
Translations
Unlink this translation link Make into direct translation chevron_right
{{translation.furigana.info_message}} {{translation.text}} Existing sentence #{{::translation.id}} has been added as a translation.
edit Edit this translation
warning This sentence is not reliable.
content_copy Copy sentence info Go to sentence page
subdirectory_arrow_right
warning
{{transcription.info_message}}
Translations of translations
Unlink this translation link Make into direct translation chevron_right
{{translation.furigana.info_message}} {{translation.text}} Existing sentence #{{::translation.id}} has been added as a translation.
edit Edit this translation
warning This sentence is not reliable.
content_copy Copy sentence info Go to sentence page
subdirectory_arrow_right
warning
{{transcription.info_message}}
{{vm.expandableIcon}} {{vm.sentence.expandLabel}} Fewer translations

Comments

soweli_Elepanto soweli_Elepanto September 23, 2014 September 23, 2014 at 12:13:34 AM UTC link Permalink

mia -> la mia ?

GrizaLeono GrizaLeono September 23, 2014 September 23, 2014 at 1:03:39 AM UTC link Permalink

Eble jes, se mi havas nur unu, do difinitan planon. Laŭ la germana temas pri difinita plano mia. Mi do aldonos "la".
Dankon.

GrizaLeono GrizaLeono September 23, 2014 September 23, 2014 at 1:04:32 AM UTC link Permalink

Ankaŭ en la franca frazo, la plano de mi estas difinita.

soweli_Elepanto soweli_Elepanto September 23, 2014, edited September 23, 2014 September 23, 2014 at 1:33:12 AM UTC, edited September 23, 2014 at 1:35:35 AM UTC link Permalink

Tie ĉi "la" ne signifas difinitecon, sed anstataŭas subkomprenatan substantivon "planon":

Li sugestis planon similan al la mia. = Li sugestis planon similan al mia plano.

Cetere, PMEG asertas, ke tiaspeca uzo de "la" ne estas deviga. Ankaŭ Zamenhof mem ne ĉiam uzadis "la" tiaokaze.

al_ex_an_der al_ex_an_der September 23, 2014, edited September 23, 2014 September 23, 2014 at 1:35:58 AM UTC, edited September 23, 2014 at 1:44:06 AM UTC link Permalink

Ĝuste. En tiu frazo uzeblas kaj "al mia" kaj "al la mia".
Antaŭ 12 jaroj okazis diskuto pri tiu temo:
"La mia-ĵoj kaj la Fundamento"
Bertil Wennengren tiam skribis interalie:

<<En tiaj okazoj (memstaraj uzo sen posta o-vorto)
poseda pronomo perdas sian karakteron de difinilo, kaj oni tiam
povas uzi "la". Sed la Fundamenta Ekzercaro fakte ankaŭ donas
ekzemplon sen "la" en tiaj okazoj, kaj tial oni povas mem elekti,
ĉu uzi je bezono "la" antaŭ memstaraj posedaj pronomoj. Simila
libereco ne ekzistas pri la ordinara uzo de poseda pronomo
kune kun O-vorto. Tiam la poseda pronomo mem rolas kiel difinilo
(artikolvorto).

Tiun specialan regulon Zamenhof kredeble enkondukis konscie
por lingva ekonomio. Kiam aperas poseda pronomo kiel rekta
priskribo de O-vorto, temas preskaŭ ĉiam pri difinita kaj
konata afero, kaj oni do devus preskaŭ ĉiam diri "la mia",
"la via" k.t.p. Por iom ŝpari niajn langojn, Zamenhof do
decidis ĉi-punkte sekvi la kutimojn de ekz. la Germana
lingvo. (Entute rilate "la" Esperanto estas plej forte
influita de la Germana lingvo, kiu estas tiu artikolhava
lingvo, kiun Zamenhof plej bone sciis.)

Similan ekonimiaĵon Zamenhof enkondukis pri la propraj nomoj.
Ili estas preskaŭ ĉiam uzataj por io difinita kaj konata, kaj
oni do devus ilin preskaŭ ĉiam uzadi kun "la" ("la Parizo",
"la Bertilo"...). Por lingva ekonomio Zamenhof starigis la
regulon (neniam vere klare vortigitan), ke ĉe propraj nomoj
oni ne uzu "la".>>

Sekve la retadreso de tiu diskuto.
(Ĉar ĝi estas tre longa, ĝi ĉi tie ne funkcias kiel ligo, sed vi povas kopii ĝin.)
https://groups.google.com/forum...B1-25-false%5D

GrizaLeono GrizaLeono September 23, 2014 September 23, 2014 at 11:31:56 AM UTC link Permalink

Dankon al vi ambaŭ pro viaj rimarkigoj.

Metadata

close

Lists

Sentence text

License: CC BY 2.0 FR

Logs

This sentence was initially added as a translation of sentence #631621Il a suggéré un plan similaire au mien..

Li sugestis planon similan al mia.

added by GrizaLeono, January 16, 2011

Li sugestis planon similan al la mia.

edited by GrizaLeono, September 23, 2014