precizigi. - precizigi?
Laŭvorte la franca frazo, kiun mi tradukis, diras: "Ĉu vi povas esti pli preciza?". Mi pensis, ke frazo, kia "igi (ion, ekzemple demandon) pli preciza", estus pli bone komprenebla (kaj pli preciza).
Iom ĝenas min, ke ne estas rekta objekto en la frazo.
Ĉu vi havas sugeston?
Ha! "Mia cendo falas!" (flandra esprimo por diri, ke mi ekkomprenas): anstataŭigi la punkton. Farite!
Pardonu mian intervenon - simple pri la flandra esprimo, kiu kaptis miajn okulojn! :)
Ĉe ni, hebree, ni diras ke "la ĵetono falis" (nome, mi/li/ktp ekkomprenis). Kiel aspektas la flandra eldiraĵo originlingve, flandre?
@ Eldad
Ĉar miatempe la valuto estis "franko", ni diris "Mijn frank is gevallen". Mi supozas, ke la origino estas iu mekanismo, kiun oni funkciigis per ĵetono (tial la hebrea esprimo estus pli ĝusta, sed la vorto "ĵetono" originale ne ekzistis en la flandra, cetere "cendo" (cent) estis oftega vorto ne rekte ligita al la valida valuto. Mia karmemora avo diris, ke cendo valoris du centimojn). Kiam oni aŭdis la ĵetonon fali en la aparatan keston, la aparato ekfunkciis.
Tio estas nur supozo mia :)
En Germanio oni ankaŭ diras tiel. "Nun ist bei mir der GROSCHEN gefallen." Unu "Groschen" validis dek Pfennig.
Koran dankon, Leo kaj Manfredo.
Jes, mi tute akceptas vian klarigon, tiel ankaŭ mi pensas. Hebree ni diras "La ĵetono falis al mi" :)
Mi kredas, ke ni povas komenci novan "cloud" kun tiu ĉi esprimo. Mi tuj afiŝos tion hebree :)
@Leo, do, hodiaŭ oni jam ne diras "Mijn frank is gevallen", aŭ ĉu estas iuj, krom vi, kiujn ankoraŭ uzas tiun ĉi esprimon? :)
Pardonon, mi estas iom nefokusita:
kiujn ankoraŭ uzas ==> kiuj ankoraŭ uzas
Jes, temis nur pri la demandosigno... :-))
En Hungario: "Leesett a tantusz." = "Falis la telefonmarko/telefonmonero." Ĝi estis aparta monero uzebla nur por strataj, publikaj telefonaparatoj.
(Ĝi estas do "tutmonda" diraĵo.)
Bonege! Koran dankon ankaŭ al vi, Muelisto.
Jen ligilo al la serio da frazoj, kiun mi komencis antaŭ kelkaj minutoj, sekve de nia tre interesa diskuto:
http://tatoeba.org/eng/sentences/show/720769
Bonvolu aldoni ankaŭ viajn variantojn, @Muelisto kaj @GrizaLeono.
Dankon anticipe, Eldad
Mi jam aŭdis "Mijn nikkel is gevallen" = mia nikel(aĵ)o falis.
Foje, kiam iu nur malrapidege komprenas, oni diris, ke lia franko falis per po nur centimaj moneroj. Nuntempe oni devus traduki tion en eŭrojn.
Kompreneble temas pri variaĵoj kun sama origino.
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #706247
added by GrizaLeono, January 21, 2011
linked by GrizaLeono, January 21, 2011
linked by Muelisto, January 21, 2011
edited by GrizaLeono, January 21, 2011