Dana-n
"Dana" estas direkta komplemento
Ĉar "Dana" ne estas Esperanta nomo (kiel "Maria", ekzemple), mi kredis, ke ne eblas montri la akuzativon ĉi tie per "Danan".
Mi scias, ke inter parto de la Esperantistoj hodiaŭ furoras aldono de la neologisma prepozicio "na" en tiaj kazoj, nome:
Mi vidis na Dana.
Mi ne uzis tiun ĉi kutimon ĝis nun.
En unu punkto mi opinias alie. Ĝi ne furoras. Nur malgrandega kvanto da homoj proponas uzi "na".
Ĉu uzi Dana aŭ Danan estas demando de gusto. Ofte oni uzas nomojn (kies fino ne estas -o) sen akuzativo. Ne necesas apliki la gramatikon severe al nomoj.
Fakte, mi provis precizigi, kaj skribis, ke tio "furoras" ĉe certa parto de la Esperantistoj. Tiu ĉi parto, ankaŭ laŭ mi, estas vere minoritato.
Do, pri tiu ĉi punkto mi kredas, ke ni konsentas.
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #736951
added by Eldad, February 1, 2011
linked by Eldad, February 1, 2011
linked by marcelostockle, September 21, 2012
linked by marcelostockle, September 21, 2012
linked by PaulP, November 25, 2015
linked by deniko, June 25, 2018