egaleblas -> egaligeblas [?]
Mi ne komprenas tiun frazon en ĉiuj tri lingvoj, verdire. Tamen, "-ebl-" aldoneblas nur al radiko de transitiva verbo. "egal-" ne estas transitiva, dum "egalig-" estas transitiva.
Hmm. Mi iom dubas pri la traduko. Ĉu ne io tia:
Neniu restoracio havas tiel bonan servon kiel tiu ĉi.
La servo de tiu ĉi restoracio ne estas egaligebla.
Ne eblas egaligi la servon de tiu ĉi restoracio.
?
Vi ambaŭ pravas.
Kion vi opinias pri "La servemo/komplezo de tiu restoracio por neniu atingeblas."?
Ah, ĉu jen la vera signifo de la frazo? Finfine mi komprenas ion. :) Dankon.
Mi kredas, ke "komplezemo" povas esti pli taŭga ol "komplezo".
La restoracio ne egaligeblas laŭ komplezo.
-> La restoracio ne egaligeblas laŭ komplezemo.
Do, unue mi pensis, ke "egaligebla" estas nur alia vorto por "komparebla", sed mi nun komprenas, ke temas pri aliaj restoracioj, kiuj ŝatus esti same aŭ pli komplezemaj ol la priparolata restoracio. Mi tial uzus "atingebla" aŭ "superebla". Pli-prefereble, mi uzus "superebla" por eviti asociojn kun piedira atingebleco.
La restoracio ne egaligeblas laŭ komplezemo.
-> La restoracio ne supereblas laŭ komplezemo.
Sed tiu "laŭ" baraktas. Mi uzus simple "je".
La restoracio ne supereblas laŭ komplezemo.
-> La restoracio ne supereblas je komplezemo.
Mi proponas unu el la sekvantaj, pli-malpli:
La restoracio ne supereblas je komplezemo.
-> Oni ne povas superi la restoracion je komplezemo.
-> Oni ne povas superi la komplezemon de la restoracio.
-> La komplezemo de la restoracio estas nesuperebla.
-> La restoracio estas nesuperebla je sia komplezemo.
Vi prave diras, ke "komplezemo" povas esti pli taŭga ol "komplezo".
"Servemo" ankaŭ taŭgas, laŭ mi.
Kion vi opinias pri: "La komplezemo/servemo de tiu restoracio estas nesuperebla." aŭ iom pli mallonge: "La komplezemo/servemo de tiu restoracio ne supereblas."?
"La komplezemo/servemo de tiu restoracio estas nesuperebla." bonas laŭ mi.
Ankaŭ laŭ mi. La frazon kun „komplezo” mi tute ne komprenis. Sed „komplezemo” estas klara.
Dankon al vi ambaŭ!
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #432279
added by GrizaLeono, February 9, 2011
linked by GrizaLeono, February 9, 2011
edited by GrizaLeono, October 28, 2020
edited by GrizaLeono, October 29, 2020