Mi kredas, ke ne. "Al" estas la ĝusta prepozicio ĉi tie, kaj post "al" ne venas akuzativo.
Por iuj, eble ankaŭ por vi, la regulo estas pli facile komprenebla jene: oni rajtas uzi la akuzativon (la finaĵo n) por anstataŭigi prepozicion, se tio ne estigas konfuzon.
En ĉi tiu frazo mi uzis la prepozicion "al", kaj do ne anstataŭigas ion.
En ekzemplo "Li metas la libron sur la tablon", la finaĵo -n anstataŭas forlasitan prepozicion "al" en frazo "Li metas... al sur la tablo".
Ofte oni diras ekzemple "Lundon mi venos" por anstataŭigi la prepozicion "je" aŭ "en" en frazo "Je lundo..." aŭ "En lundo ..."
Se vi dubas pri io, ne hezitu peti klarigon! Mi aŭ iu alia volonte provos helpi vin.
Amike salutas Leo
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #355295
added by GrizaLeono, March 18, 2011
linked by GrizaLeono, March 18, 2011