"Mi eblas"... Hm!
Vi povus diri "Ĉu eblas paroli ..."
Mi neniam vidis la vorton "eblas" kun persona subjekto.
Mi ŝanĝis, dankon.
"ĉefflegistino"
...ĉu tio estas rekomendinda vorto aŭ ĉu prefere "ĉefa flegistino"?
Aŭdante la vorton oni ne estas certa, ĉu temas pri
ĉefa flegistino (ekz. en malsanulejo) aŭ pri
Ĉefa legistino (ekz. en eldonejo).
Nu, estas diferenco inter ĉeflegistino kaj ĉefflegistino
Kiel ĉiu scias, oni prononcu ĉiun fon en tiu lasta vorto (laŭ la 9a regulo de la fundamenta gramatiko de Esperanto)
Cetere estas senca diferenco inter ĉefa flegistino kaj ĉefflegistino. Laŭ specialistoj kunmetita vorto ricevas apartan sencon. Ekzemple "molanaso" ne necese havas la saman sencon, kiun havas "mola anaso". "Aermuelilo" ne necese estas "aera muelilo" aŭ muelilo, kiu muelas aeron. "Vaporŝipo" ne estas ŝipo farita el vaporo... Eĉ "vortaro" havas pli specialan signifon ol "aro da vortoj", ĉu ne?
La ĝustan sencon de kunmetitaj vortoj oni trovu en vortaroj.
La diferenco foje subtilas kaj ne ĉiam facile kompreneblas. Mi ne tuj kapablus klarigi la diferencon inter ĉefflegistino kaj ĉefa flegistino... Supozeble la unua estas tiel nomumita de iu aŭtoritato... (mi nur konjektas la sencon)
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #318749
added by riccioberto, April 21, 2011
linked by riccioberto, April 21, 2011
linked by sacredceltic, January 9, 2012
linked by sacredceltic, January 9, 2012
unlinked by sacredceltic, January 9, 2012
linked by sacredceltic, January 9, 2012
unlinked by sacredceltic, January 9, 2012
edited by riccioberto, June 29, 2012
linked by danepo, March 31, 2013
linked by danepo, March 31, 2013