El mia juneco mi memoras la grekan vorton "aner, andros", signifantan "viro".
Sed mi ne plu memoras, kie mi trovis "homeculino". Eble mi mem elpensis ĝin (danke al Esperanto).
"Ha! ha! Tiu knabino ne estas homa. Ĝi estas roboto, robothomo." ja eblus, sed enhavas ripeton de "robot-". Kaj "android-" estas neoficiala, verŝajne nenecesa radiko, kiun mi evitas, kiel vi scias.
Terminoj proponataj en Vikipedio ne ĉiam estas rekomendindaj. En la paĝo, kiun vi citas, mi vidis "humanoida roboto". Se oni akceptus la sufikso "oid", la radiko "human-" ŝajnas al mi ne tre taŭga por roboto. Ĝi ŝajnas al mi simpla transpreno de la angla "human".
Ĉu "robotino" plaĉus al vi?
Fakte la frazo estas iom sensenca: knabino laŭdifine estas homo. Diri "tiu knabino", se temas pri nehoma aĵo, miaopinie estas sensencaĵo.
Mi opinias, ke estas pli ĝuste diri: "Tio ne estas knabino. Ĝi estas knabinsimila/knabinaspekta roboto."
Ĉu vi konsentus?
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #136532
added by GrizaLeono, May 14, 2011
linked by GrizaLeono, May 14, 2011
linked by marcelostockle, January 27, 2012
edited by GrizaLeono, November 19, 2014