sia
Post kvar semajnoj sen reago mi realigis la proponitan ŝanĝon.
Mi malkonsentas.
Estas iom malfacile argumenti kaj eble kompreni, sed "ol" estas iom alispeca vorteto ol "al", "pri" kaj simile. La vorto(-grupo) sekvanta post "ol" estas ĉiam en la sama "kazo" kiel la antaŭa rilata vorto(-grupo); ĉi tie temas kvazaŭ pri simpla nominativo, sed tia funkcio-formo ne eblas por la vorton "sia". (Escepto ja ekzistas, sed ne ĉi tie.)
La antaŭa versio de la frazo do estis la ĝusta.
OK, vi konvinkis min!
Min ne.
Kial havi tiajn superfluajn komplikaĵojn en nia lingvo?
lipao:
Multe pli grava estas la ĝusta uzo de la akuzativo.
Bv. kontroli vian "por la vorton"
Sed Hans, la frazo kun "ŝia" estis via frazo. Lipao nun defendas vin, sed vi ne konsentas kun li. Kial do entute vi verkis frazon, kiu laŭ vi estas erara? Mi ne plu komprenas.
Unue, "por la vorton"… jes, hontinde. Mi lasos tie la eraron kiel signon de mia fia malzorgemo.
Due, Hans, se vi celas mian provon klarigi la uzon de 'ol', mi konfesas, ke ĝi eble estis iom komplika.
Jen mi faras alian provon (eĉ pli longan, ha):
Dum la Esperantaj vortetoj 'al', 'pri' ks. estas prepozicioj, 'ol' estas konjunkcio, kaj do aplikiĝas por ĝi iom aliaj reguloj.
Esprimpova ekzemplo:
"Ŝi havas pli da mono, ol kiom da mono havas ŝia patrino."
Tie ja ne povus esti 'sia'; tion vi espereble komprenas.
Sama okazo estus la frazo "Ŝi estas malpli bela, ol kiel bela estas ŝia patrino." Kaj la supra frazo, pri kiu ni nun argumentas, nur simple forigas la duan verbon kaj iom da aliaj vortoj — sed la ceteraĵo restas en la sama formo.
Se Esperanto uzus por komparado prepozicion, kiel finfine faras iuj lingvoj, tiam oni ja povus diri en ĉi supra frazo la vorton 'sia': "Ŝi malpli belas je sia patrino" (tio tamen sonas aĉe), aŭ (ja uzeble): "Ŝi malpli belas, kompare al sia patrino". Sed la vorteto 'ol' funkcias alimaniere.
Tamen, Hans, kiel vi aludis en via komento, ne temas finfine pri *tiel* grava afero. (Sed ankaŭ nia lingvo havas certajn gramatikajn regulojn, kiujn ja indas sekvi, ĉu ne?)
Kaj tria komento ;) tiu ĉi https://tatoeba.org/epo/sentences/show/1221501 frazo estas la sama okazo — do en sia nuna stato erara.
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #310646
added by Hans07, May 15, 2011
linked by Hans07, May 15, 2011
linked by Barbulo, September 28, 2011
linked by PaulP, July 12, 2015
edited by PaulP, August 10, 2015
edited by PaulP, August 10, 2015
linked by PaulP, August 23, 2015
linked by PaulP, August 23, 2015
linked by PaulP, August 23, 2015
linked by PaulP, August 23, 2015
linked by PaulP, August 23, 2015
linked by PaulP, August 23, 2015
linked by PaulP, August 23, 2015
linked by PaulP, August 23, 2015
linked by danepo, September 6, 2015
linked by danepo, September 6, 2015
linked by danepo, September 6, 2015