Nu, "freneziĝas"... Mi dirus "entuziasmiĝas" aŭ "entuziasmas" aŭ, se vi preferas, "estas entuziasmaj". (Mi ne ŝatus esti sendata al frenezulejo :)
Tamen, la angla diras "crazy"...
Jes, la angla, ĉu ne? Laŭ http://traduku.net/al_esperanto.php , en kiu mi kutime elektas la opcion "nove", kiu montras plurajn signifojn, kiam oni pasigas la komputilan muson super la vorton, "crazy" ankaŭ signifas "fanatika". Tre verŝajne oni trovos ankoraŭ pliajn signifojn en papera vortaro.
Via franca frazo "s'excitent" ŝajnas al mi multe pli ĝusta.
Eble iu, ne nur inĝeniero, povus freneziĝi pro (ĉi-kaze ne "pri") tro longa sidado en forta sunlumo :)
hmmm...Mi suspektas vin esti parteca pri la sunenergio, ĉi tie...
Eble vi rajtas kaj "freneziĝas" estas troe, tamen "entuziasmiĝas" ne bone tradukas "are crazy"/« s'excitent »
"ekscitiĝas"?
Estante mem inĝeniero mi evidente estas partieca.
Sub via Esperanta frazo mi vidas du rektajn tradukojn: la anglan, kiu havas la numeron 20050 kaj la francan, kiu havas la numeron 9302. Se mi ne eraras (tio povus okazi pro sunfrapo :), la franca estas la originala frazo. Mi mem kutimas Esperantigi ĉefe francajn frazojn.
Mi povus akcepti "ekscitiĝas".
Kiam mi rigardas la ceterajn lingvajn versiojn, krom la angla kaj la japana, kiun lastan mi tute ne komprenas, mi precipe vidas tradukojn pensigantajn mi pri "entuziasmiĝi". La rusa "Быть без ума" diras" signifas ŝategi (france: raffoler de).
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #9302
added by sacredceltic, July 9, 2011
linked by sacredceltic, July 9, 2011
linked by sacredceltic, July 9, 2011
edited by sacredceltic, September 28, 2011
linked by martinod, April 4, 2012
linked by martinod, April 4, 2012
linked by martinod, April 4, 2012
linked by martinod, April 4, 2012
linked by martinod, April 4, 2012
linked by martinod, April 4, 2012
linked by martinod, April 4, 2012