Menu
Saluton, cxu iu scias kiel sercxi markon specifan inter la aliaj?
ema_rega skribis: "Saluton, cxu iu scias kiel sercxi markon specifan inter la aliaj?"
Saluton,
Mi ne komprenas vian demandon. Ĉu vi povas doni ekzemplon de tiu, kiun vi serĉas?
Krome, ŝajnas ke vi parolas la piemontan, la italan kaj la esperantan lingvojn. Je via profilpaĝo, http://tatoeba.org/eng/user/profile/ema_rega, vi povas indiki ĉi tiun.
Kiam vi kreas frazojn, estas plej bona se vi uzas vian plej fortan lingvon. Se vi legas bonan tatoeban frazon en iu malpli forta lingvo, kiun vi facile komprenas, vi povas traduki ĝin en vian plej fortan lingvon. Dankon!
Mi pensas pri la etikedoj kiuj markas la kelkajn frazojn, ĉu estas ilo por serĉi frazojn kun specifa etikedo?
[Foliumi] > [Foliumi laŭ etikedo] / [Browse] > [Browse by tag]
Vi vidas la liston de ĉiuj etikedoj.
Nun uzu la serĉilon de via retumilo* (the search function of your browser)
por trovi etikedon.
* Mi uzas Google Chrome kaj devas klaki la simbolon, kiu konsistas el tri horizontalaj strioj. Tiu simbolo estas ĉe mi tute dekstre apud la kampo de la retadreso. Se mi klakas tiun simbolon, mi povas elekti la serĉilon.
Kiam vi elektis la etikedon per klako, vi vidos liston de ĉiuj frazoj havantaj tiun etikedon.
Nun vi povas dekstre elekti lingvon. Poste vi ricevos liston, kiu enhavos nur frazojn en tiu lingvo.
Se vi deziras ofte uzi serĉon por certa etikedo, vi povas faciligi la aferon. Vi simple kopiu la retadreson de la serĉo kaj kopiu ĝin al via profila paĝo (aŭ iu alia loko), kie vi ĉiam povas facile retrovi ĝin kaj denove starti tiun saman serĉon.
Ekzemploj:
http://tatoeba.org/epo/tags/sho...h_tag/2476/epo
kreas liston de ĉiuj okvortaj frazoj en Esperanto
http://tatoeba.org/epo/tags/sho...th_tag/647/epo
kreas liston de ĉiuj citaĵo de Johann Wolfgang Goethe tradukitaj al Esperanto
Jes, dankon nun mi komprenas kiel fari, sed do fakte ne ekzista ilo ene de Tatoba por serĉi specifan etikedon, ni povas tion fari nur pere de ekstera ilo, kaj ekz. ne ekzista listo de la etikedoj laŭ la aboco, ĉu ne?
Demandu iun el la adminstrantoj. Ili eble povas disponigi al vi alfabetan liston, se vi bezonas ĝin.
The thread above included the following two requests:
- provide an internal tool for searching for a specific tag (rather than force the user to rely on using the browser's search function)
- provide a list of tags sorted alphabetically rather than by frequency
I made the same requests a while ago and wrote tickets for them (number 288 and number 35, respectively). Good to know I'm not the only one interested in this functionality. I'll take another look at them.
Ankaŭ tio povas helpi al vi:
http://tatoeba.org/epo/sentence...ta/indifferent
Vi ricevas liston, kiu indikas ĉiujn frazojn en Esperanto, kiuj ankoraŭ ne havas (rektan) italan tradukon.
(Tio funkcias ne per etikedoj, sed per la menuo "Foliumi laŭ lingvoj".)
Saluton! Mi ĝojas ke vi aktive kontribuas :D
Dankon kara! :-)