menu
Tatoeba
language
Registriĝi Ensaluti
language Esperanto
menu
Tatoeba

chevron_right Registriĝi

chevron_right Ensaluti

Foliumi

chevron_right Montri hazardan frazon

chevron_right Foliumi laŭ lingvo

chevron_right Foliumi laŭ listo

chevron_right Foliumi laŭ etikedo

chevron_right Foliumi sonregistraĵojn

Komunumo

chevron_right Muro

chevron_right Listo de ĉiuj membroj

chevron_right Lingvoj de la membroj

chevron_right Denaskaj parolantoj

search
clear
swap_horiz
search

Frazo n-ro 592255

info_outline Metadatumoj
warning
Via frazo ne estis aldonita, ĉar ĝi jam ekzistas.
Frazo n-ro {{vm.sentence.id}} — apartenas al {{vm.sentence.user.username}} Frazo #{{vm.sentence.id}}
{{vm.sentence.furigana.info_message}} {{vm.sentence.text}}
star Tiu ĉi frazo apartenas al denaska parolanto.
warning Tiu ĉi frazo ne estas fidinda.
content_copy Kopii la frazon info Iri al la fraz-paĝo
subdirectory_arrow_right
warning
{{transcription.info_message}}
Tradukoj
Malligi la tradukon link Igi ĝin rekta traduko chevron_right
{{translation.furigana.info_message}} {{translation.text}} La ekzistanta frazo n-ro{{::translation.id}} estis aldonita kiel traduko.
edit Adapti tiun ĉi tradukon
warning Tiu ĉi frazo ne estas fidinda.
content_copy Kopii la frazon info Iri al la fraz-paĝo
subdirectory_arrow_right
warning
{{transcription.info_message}}
Tradukoj de tradukoj
Malligi la tradukon link Igi ĝin rekta traduko chevron_right
{{translation.furigana.info_message}} {{translation.text}} La ekzistanta frazo n-ro{{::translation.id}} estis aldonita kiel traduko.
edit Adapti tiun ĉi tradukon
warning Tiu ĉi frazo ne estas fidinda.
content_copy Kopii la frazon info Iri al la fraz-paĝo
subdirectory_arrow_right
warning
{{transcription.info_message}}
{{vm.expandableIcon}} {{vm.sentence.expandLabel}} Malpli da tradukoj

Komentoj

Leono Leono 2010-oktobro-29 2010-oktobro-29 20:45:16 UTC link Konstanta ligilo

ĉesi fumadon -> ĉesigi fumadon

sacredceltic sacredceltic 2010-oktobro-29 2010-oktobro-29 20:53:08 UTC link Konstanta ligilo

Saluton Leono.
Bonvolu klarigi al mi kial estas "ĉesigi" anstataŭ "ĉesi", mi petas.
Dankon.

Leono Leono 2010-oktobro-29 2010-oktobro-29 21:22:31 UTC link Konstanta ligilo

Saluton, sacredceltic!
En Esperanto la verbo "ĉesi" estas netransitiva. Ĝenerale ĝi esprimas la agon de subjekto, kiu finiĝas. (Ekzemple: la pluvo ĉesis). Se la subjekto estas la persono, kiu haltigas ion, tiam eblus konsideri la verbon transitiva, sed ĝia objekto povas esti nur infinitivo. Oni ja diras "ĉesu labori", sed ne "ĉesu la laboron". La ŝajna malkoheraĵo solviĝas, se oni konsideras, ke la verbo "ĉesi" ĉiam interpretiĝas per "interrompiĝi" kaj ke la komplementa infinitivo estas adjekto kun la senco "koncerne...": "interrompiĝu koncerne la laboron".

sacredceltic sacredceltic 2010-oktobro-29 2010-oktobro-29 21:43:03 UTC link Konstanta ligilo

Dankegon!

Leono Leono 2010-oktobro-29 2010-oktobro-29 21:55:29 UTC link Konstanta ligilo

Ne dankindege! :-)

Iom pli detalan klarigon, vi povas legi ĉe:

http://bertilow.com/pmeg/gramat...igi_chesi.html

GrizaLeono GrizaLeono 2011-marto-01 2011-marto-01 09:37:32 UTC link Konstanta ligilo

Intertempe la frazo restis.

@ jakov
Leono pravas.
Mi proponas: "(Vi) ĉesu fumi." aŭ iom malpli krude "Vi devus ĉesi fumi."

jakov jakov 2011-marto-01 2011-marto-01 20:46:43 UTC link Konstanta ligilo

Ho, pardonu! Mi forgesis pri tiu frazo.

Mi nun ŝanĝis laŭ la propono de Leono. Sed mi ne komprenas kial vi, GrizaLeono, proponas frazojn sen ŝanĝo al "igi".

Tamen mi kredas ke mia nuna frazo bonas, sed mi proponas al vi aldoni la alternativojn se vi volas.

GrizaLeono GrizaLeono 2011-marto-01 2011-marto-01 23:20:18 UTC link Konstanta ligilo

@ jakov
PIV2005 distingas 2 kazojn:
1 (sen komplemento) ekz. Ĉesis la pluvo.
2 (kun komplemento infinitiva aŭ prepozicia) ekz. Li ĉesis paroli.
Ĉi tie temas pri la dua kazo: "Vi devas ne plu fumi" "Vi devas ĉesi fumi" aŭ iom pli krude "Ĉesu fumi".
Se vi diras "Ĉesigu la fumadon" mi komprenas tion, kvazaŭ ekzemple lernejestro ordonas al instruisto, ke tiu ne permesu fumadon en la klasĉambro.
El la nerekta franca frazo "Tu dois t'arrêter de fumer." evidentas, ke estas la instruisto mem, kiu ĉesu fumi.
Tiu vorto estas iom malfacila, ĉu ne?

jakov jakov 2011-marto-23 2011-marto-23 10:10:02 UTC link Konstanta ligilo

> El la nerekta franca frazo "Tu dois t'arrêter de fumer." evidentas, ke estas la instruisto mem, kiu ĉesu fumi.
Tion mi ne komprenas: Ĉu ne "vi, kiu estas tiu kiu fumas aux fumadas, devas ne plu fumi (ekz tion mi konsilas al vi por ke vi ne malsaniĝu aux ĉar estas malpermesita cxi tie)"
Do, ĉu vi nun opinias ke la supra frazo estas ĝusta?

GrizaLeono GrizaLeono 2011-marto-23 2011-marto-23 12:07:50 UTC link Konstanta ligilo

> Tion mi ne komprenas: ...
Mi provas klarigi la eblan situacion, ĉe kiu via nuna frazo taŭgus.
Ni supozu klasĉambron, en kiu estas instruisto kaj fumantaj lernantoj. La lernejestro vokas la instruiston kaj diras al li: "Vi devas ĉesigi fumadon (de viaj lernantoj en la klasĉambro)!"
Sed la franca frazo "Tu dois arrêter de fumer." diras, ke la instruisto mem devas ĉesi fumi: "Ĉesu fumi."

sacredceltic sacredceltic 2011-marto-23 2011-marto-23 14:28:50 UTC link Konstanta ligilo

Do, la frazoj devas esti malligitaj de vi...

GrizaLeono GrizaLeono 2011-marto-23 2011-marto-23 15:47:34 UTC link Konstanta ligilo

@ sacredceltic
... malligataj de vi... Kiu estas "vi"?

sacredceltic sacredceltic 2011-marto-23 2011-marto-23 16:12:46 UTC link Konstanta ligilo

vi se vi estas "trusted-user" aŭ Jakov kiu proprumas la frazon...

GrizaLeono GrizaLeono 2011-marto-23 2011-marto-23 22:04:18 UTC link Konstanta ligilo

Mi ja estas "fidata uzanto" sed mi konfesu, ke mi ne antaŭvidas ĉiujn sekvojn de malligado.

jakov jakov 2011-marto-23 2011-marto-23 22:11:18 UTC link Konstanta ligilo

Hm, nun mi komprenas: Eble pli bonus se mi metus "Vi devas cxesigi vian fumadon", cxu? Komparu kun: "sinjoro trajnestro, vi devas haltigi vian trajnon."

GrizaLeono GrizaLeono 2011-marto-23 2011-marto-23 23:20:05 UTC link Konstanta ligilo

@ jakov:
Mi pensas, ke per "Vi devas ĉesigi vian fumadon" la alparolato ne plu povus nei, ke estas li mem, kiu ĉesu fumi.

martinod martinod 2011-novembro-25 2011-novembro-25 11:54:10 UTC link Konstanta ligilo

- ĉesi fumi?
- ĉesigi vian fumadon?

La tradukoj ne parolas pri ĉesigo de la fumado de aliaj personoj.

Metadatumoj

close

Frazteksto

Permesilo: CC BY 2.0 FR

Registroj

Tiu ĉi frazo estis komence aldonita kiel traduko de frazo n-ro 591819Du musst aufhören zu rauchen!.

Vi devas ĉesi fumadon!

aldonita de jakov, 2010-oktobro-29

ligita de jakov, 2010-oktobro-29

ligita de sacredceltic, 2010-oktobro-29

ligita de buari, 2010-oktobro-29

ligita de danepo, 2010-decembro-28

Vi devas ĉesigi fumadon!

modifita de jakov, 2011-marto-01

ligita de jakov, 2011-marto-23

ligita de martinod, 2011-junio-01

ligita de martinod, 2011-junio-01