menu
Tatoeba
language
Registriĝi Ensaluti
language Esperanto
menu
Tatoeba

chevron_right Registriĝi

chevron_right Ensaluti

Foliumi

chevron_right Montri hazardan frazon

chevron_right Foliumi laŭ lingvo

chevron_right Foliumi laŭ listo

chevron_right Foliumi laŭ etikedo

chevron_right Foliumi sonregistraĵojn

Komunumo

chevron_right Muro

chevron_right Listo de ĉiuj membroj

chevron_right Lingvoj de la membroj

chevron_right Denaskaj parolantoj

search
clear
swap_horiz
search

Frazo n-ro 2664465

info_outline Metadatumoj
warning
Via frazo ne estis aldonita, ĉar ĝi jam ekzistas.
Frazo n-ro {{vm.sentence.id}} — apartenas al {{vm.sentence.user.username}} Frazo #{{vm.sentence.id}}
{{vm.sentence.furigana.info_message}} {{vm.sentence.text}}
star Tiu ĉi frazo apartenas al denaska parolanto.
warning Tiu ĉi frazo ne estas fidinda.
content_copy Kopii la frazon info Iri al la fraz-paĝo
subdirectory_arrow_right
warning
{{transcription.info_message}}
Tradukoj
Malligi la tradukon link Igi ĝin rekta traduko chevron_right
{{translation.furigana.info_message}} {{translation.text}} La ekzistanta frazo n-ro{{::translation.id}} estis aldonita kiel traduko.
edit Adapti tiun ĉi tradukon
warning Tiu ĉi frazo ne estas fidinda.
content_copy Kopii la frazon info Iri al la fraz-paĝo
subdirectory_arrow_right
warning
{{transcription.info_message}}
Tradukoj de tradukoj

{{vm.expandableIcon}} {{vm.sentence.expandLabel}} Malpli da tradukoj

Komentoj

Dejo Dejo 2013-aŭgusto-09 2013-aŭgusto-09 16:20:01 UTC link Konstanta ligilo

Dankon martinod.
Pri la uzu de "korekta" kaj "ĝusta" vidu Detalan Gramatikon- vortfarado 26.2
http://eo.lernu.net/lernado/gra...vortfarado.php

al_ex_an_der al_ex_an_der 2013-aŭgusto-09 2013-aŭgusto-09 16:45:33 UTC link Konstanta ligilo

Ankaŭ PIV indikas du signifojn de "korekta".
La dua signifo estas laŭ PIV evitinda. Citaĵo:

korekta

1 Rilata al korekt(ad)o:
la korektaj reguloj de presejo;
korekta domo (establejo, kie oni provas korekti k plibonigi junajn deliktulojn).

2 (evi) = laŭregula, ĝusta:
via desegno ne estas sufiĉe korektaZ;
paroli en iu lingvo korekteZ.

martinod martinod 2013-aŭgusto-09 2013-aŭgusto-09 17:48:44 UTC link Konstanta ligilo

Kial ne simple "gramatike ĝusta" (dufoje), kiel en aliaj lingvoj?

Dejo Dejo 2013-aŭgusto-10 2013-aŭgusto-10 03:34:52 UTC link Konstanta ligilo

@martinod Por montri ke "korekta" estas alia ebleco. Por montri ke Esperanto estas riĉa nuancita lingvo.

martinod martinod 2013-aŭgusto-10 2013-aŭgusto-10 08:49:25 UTC link Konstanta ligilo

Aŭ por kredigi ke Esperanto estas riĉa kaj nekredeble komplika lingvo?

Dejo Dejo 2013-aŭgusto-10 2013-aŭgusto-10 17:10:22 UTC link Konstanta ligilo

@martinod. Mi opinias ke ĉiu vorto trovebla en PIV devus ankaŭ troviĝi en Tatoeba.

martinod martinod 2013-aŭgusto-11 2013-aŭgusto-11 08:21:39 UTC link Konstanta ligilo

Eĉ en ĉiu kombino?

Dejo Dejo 2013-aŭgusto-11 2013-aŭgusto-11 15:59:30 UTC link Konstanta ligilo

En ĉi tiu frazo la kombino "korekta & ĝusta" estas trafa, kaj miaopinie eĉ sprita. KOnsideru la faktojn:
1. Mi mem kutime uzas "ĝusta".
2. Multaj esperantistoj malŝatas aŭ eĉ kontraŭas la uzon de "korekta"
3. Tamen "korekta" ne estas erara
4. 'Korekta" troviĝas en frazo ene de citiloj.

al_ex_an_der al_ex_an_der 2013-aŭgusto-11 2013-aŭgusto-11 18:19:49 UTC link Konstanta ligilo

Vi vere donis spritan kaj trafan klarigon, Dejo.
Mi konfesas, ke mi antaŭe ne ekvidis tiun eblan interpreton.

GrizaLeono GrizaLeono 2014-majo-11 2014-majo-11 18:22:29 UTC link Konstanta ligilo

Korekta... ne estas la ĝusta vorto por esprimi, ke io estas ĝusta, ĉu ne?
Vidu http://vortaro.net/#korekta sub 2

# --------------------------------------------------------------------------------
# This comment was copied from #2668436 when duplicate sentences were merged.
# --------------------------------------------------------------------------------

martinod martinod 2014-majo-11 2014-majo-11 18:37:49 UTC link Konstanta ligilo

Mi tamen ne ŝangos. Vidu la komentojn ĉi tie: http://tatoeba.org/epo/sentences/show/2664465

# --------------------------------------------------------------------------------
# This comment was copied from #2668436 when duplicate sentences were merged.
# --------------------------------------------------------------------------------

GrizaLeono GrizaLeono 2014-majo-11 2014-majo-11 19:34:27 UTC link Konstanta ligilo

Nu, mi ne diras, ke la frazo "La frazo "Tiu frazo estas gramatike korekta" estas gramatike ĝusta" estas neĝusta, sed ke la frazo "La frazo "Tiu frazo estas gramatike korekta" estas gramatike korekta." estas neĝusta pro la malĝusta uzo de la dua "korekta" (Atentu pri kapturniĝoj! :-)

Mia opinio pri PMEG estas, ke ĝi almenaŭ pri ĉi tiu vorto cedas antaŭ la oftaj misuzoj de tiu vorto pro influo de la angla. Tion mi malŝatas.
Min ankaŭ ĉagrenas la ĉiam pli ofta misuzo de la nederlanda "dan", kvazaŭ ĝi estus prepozicio en frazoj, kia "Hij is sneller dan mij". Tiun eraron oni ĉiutage aŭdas en la amaskomunikiloj. Antaŭ multaj jaroj mi legis en "De Standaard" la difinon de ĝusta lingvaĵo verkitan de "Taaltuinier" (ĉu ne iu "Maarten van Nierop": "Ĝusta lingvaĵo estas tiu, kiun uzas la plimulto de la uzantoj... Ni do baldaŭ bezonos alian nederlandan gramatikon, se io tia ankoraŭ ekzistas kaj havindas :-(
Oni samtempe povus adapti la literumon de nia u (oe) al "oo", tio plifaciligus la legadon de vortoj, kiujn oni ŝajne ekkonsideras nederlandaj (ekzemple "boost", "looser")
Sincere dirite, min ne plu interesas tia lingvo.

# --------------------------------------------------------------------------------
# This comment was copied from #2668436 when duplicate sentences were merged.
# --------------------------------------------------------------------------------

PaulP PaulP 2014-majo-11 2014-majo-11 19:41:52 UTC link Konstanta ligilo

Prave, vidu ankaŭ: http://tatoeba.org/epo/sentences/show/3156227

Ofte mi pensas, ke estas vane korekti la ĉiam ripetiĝantajn erarojn ....

# --------------------------------------------------------------------------------
# This comment was copied from #2668436 when duplicate sentences were merged.
# --------------------------------------------------------------------------------

GrizaLeono GrizaLeono 2014-majo-11 2014-majo-11 20:43:28 UTC link Konstanta ligilo

Kara Paul, memoru, kion diris Zamenhof pri la guto kaj la granito :-)

# --------------------------------------------------------------------------------
# This comment was copied from #2668436 when duplicate sentences were merged.
# --------------------------------------------------------------------------------

martinod martinod 2014-majo-12 2014-majo-12 16:09:48 UTC link Konstanta ligilo

Mi cedis.

# --------------------------------------------------------------------------------
# This comment was copied from #2668436 when duplicate sentences were merged.
# --------------------------------------------------------------------------------

GrizaLeono GrizaLeono 2014-majo-12 2014-majo-12 19:16:27 UTC link Konstanta ligilo

Vi estas saĝa, kara Martinod. :-)

# --------------------------------------------------------------------------------
# This comment was copied from #2668436 when duplicate sentences were merged.
# --------------------------------------------------------------------------------

Horus Horus 2015-januaro-19 2015-januaro-19 22:49:50 UTC link Konstanta ligilo

Duplicates of this sentence have been deleted:
x #2668436

Metadatumoj

close

Listoj

Frazteksto

Permesilo: CC BY 2.0 FR

Registroj

Tiu ĉi frazo estis komence aldonita kiel traduko de frazo n-ro 597372The sentence "This sentence is grammatically correct." is grammatically correct..

La frazo "Tiu frazo estas gramtike korekta." estas gramatike ĝusta.

aldonita de Dejo, 2013-aŭgusto-09

La frazo "Tiu frazo estas gramtike korekta" estas gramatike ĝusta.

modifita de Dejo, 2013-aŭgusto-09

La frazo "Tiu frazo estas gramatike korekta" estas gramatike ĝusta.

modifita de Dejo, 2013-aŭgusto-09

ligita de martinod, 2013-aŭgusto-11

ligita de martinod, 2013-aŭgusto-11

malligita de Horus, 2015-januaro-19